Kiel oni informis lastatempe la rektaj eksterlandaj investaĵoj en Pollando en 2017 atinigis la valoron de 12 miliardoj da eŭroj. Laŭ la pritakso de eksterlandaj investantoj en „Konjunktuta Enketo 2018” de la Pola-Germana Industria Ĉambro Pollando estas la dua plej atrakcia lando de Eŭropo. Laŭ la nombro de la kreataj laborlokoj ĝi akiris la unuan lokon, kio konfirmas, ke Pollando estas opiniata de eksterlandaj investantoj kiel tre atrakcia lando por rektaj investaĵoj. Ilian signifan nombron konsisitigas investaĵoj el la aziaj landoj (Japanio, la Suda Koreio), kiuj en siaj evolustrategioj akceptis la principon, ke Pollando funkcias kiel ekspansibazo kadre de la Eŭropa Unio. Signifaj estas ankaŭ investaĵoj el la uniaj landoj, aparte en la financa-asekura sektoro ligitaj kun Brexit. La ĉefa atuto de Pollando ĉi-rilate estas bonege kvalifikita personalo.
El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada – 1’20”