En Pollando la ĉestrataj florstandoj denove logas nun la rigardon kaj klientojn per amaso da printempaj floroj, unuavice tulipoj, salikbranĉetoj kun amentoj. Ĉi semajne dominas sur ili la paskaj palmetoj. Ja la plej proksima Palma Dimanĉo inaŭguras la Sanktan aŭ Grandan Semajnon laŭ la kristana tradicio. Ĝi estas festo memorindiganta la triumfan enveturon de Jesuo al Jerusalemo, kien laŭ la Sankta Skribo Li venis kun la apostoloj. La unuaj procesioj kun palmaj aŭ olivarbaj branĉetoj okazis en la 4-a jarcento en Jerusalemo. Tiu kutimo sekve traiĝis kaj disvastiĝis en la oriento kaj en Hispanio kaj Gaŭlio, ekde la 5-6-a jarcentoj ankaŭ en la okcidenta Eklezio. La kutimo aspergi per benita akvo verdajn branĉetojn eniris la liturgion en la 11-a jarcento kaj ekde tiam ĝi aperis ankaŭ en Pollando. Kompreneble en Pollando ne kreskas palmoj nek olivarboj. La tieaj palmoj kreiĝas do alimaniere, ili estas plektataj baze de salikaj branĉetoj. Nome la saliko estas la arbo, kiu printempe plej frue vekiĝas al la vivo, kaj laŭ la eklezia simbolaro ĝi estas signo de resurekto kaj senmorteco. Al la salikbranĉeta bazo estas aldonataj kutime elementoj el vivaj aŭ sekaj plantoj, fragmito, bukso, junipero, kuracherboj, sekaj aŭ artefaritaj floroj. Dum Sankta Sabato oni forbruligas ilin kaj la kreiĝanta cindro estas la sekvan jaron utiligata dum la Cindra Merkredo, kiam per ĝia pinĉo oni signas la kapojn de la kredantoj komence de Karesmo. Nu, ne ĉiuj palmoj estas bruligataj. Post la aspergorito ili rolas kiel ornama elemento de hejmoj dum la paska periodo. Sed iam…. Iam oni forte kredis pri ilia magia povo certigonta protekton kontraŭ malsanoj kaj garantionta bonan rikolton. Oni certis pri ilia bonstatiga efiko kaj pri tio, ke krucetoj farataj el palmobranĉetoj hejme protektas kontraŭ fulmotondroj kaj ventegoj. Aliflanke la engluto de amento de la salika branĉeto dum la tuta jaro estis forigonta gorĝomalsanojn. Per palmetoj oni ankaŭ vipadis knabojn kaj knabinojn por certigi al ili forton dum la jaro. Hodiaŭ oni aĉetas palmetojn kaj en superbazaroj kaj ĉe la stratvendistoj, sed multloke oni ilin pretigas mem en la akompano ofte de la tuta familio. Ankaŭ ĉeparoĥaj junularaj grupoj produktas proprajn palmentojn kun la espero dum la dimanĉa kvesta vendo akiri rimedojn ekzemple por la somera ripozo. La polaj paskaj palmetoj malsamas laŭ la aspekto kaj elfartekniko depende de la landoregiono. Sian apartecon konservis ĝis nun palmetoj el Wilno kaj ĉirkaŭaĵoj, kiuj ne mankas en la palmetoferto. Oni faras ilin el kolora papero, sekaj herboj kaj salikbranĉetoj. Ili estas plektataj el 50 specioj de sekaj kampaj, arbaraj aŭ ĝardenaj floroj plukataj diversperiode por garantii la kolorvariecon. La bazon formas seka ligna bastoneto, ĉirkaŭ kiu estas aldonataj i.a. kolorigitaj aŭ naturkoloraj ateracoj, milfoliaj akileoj, trapunktaj hiperikoj, tanacetoj, grenspikoj kaj avenspikoj. La pinto konsistas el 11 herbospecioj. La silezia paska palmeto estas prefere modesta konsistante el fasko de nur sep arbustbranĉetoj kunmetitaj per rimeno el ĉevalvipo. Tiuj sep arbustobranĉetoj de ekzemple siringo, opulo, frangolo, purpura saliko, stafileo pinata, ribo, groso, visko, junipero havas sian botanikan-teologian pravigon. Ĉiuj simbolas sep dolorglavojn, kiuj trapikis la koron de la Dipatrino suferanta ĉe la kruco de la Filo. El ili oni formas bukedojn 40/60-centimetrajn, kiun oni ĉirkaŭnodas per ŝnuro, arboŝelo aŭ la menciita eta rimeno el ĉevalvipo. Imponaj kompare kun la sileziaj palmetoj estas palmoj el la regiono Kurpie (la norda Pollando), pri kiuj ni jam kelkfoje rakontis. Ili logas per akraj koloroj kaj granda dimensio, ĉar la plej etaj altas du kaj povas atingi eĉ 6 metrojn. La maniero ilin pretigi ankaŭ malsimilas de palmetoj en aliaj regionoj de Pollando. Ilian bazon formas trunko de forhokita arbeto de avelujo aŭ pino, kiun oni ĉirkaŭplektas per likopodio, vakcinio aŭ sekaj aŭ salikpaperaj floroj kaj salikpaperaj rubandoj. Ekde 1969 la religiajn solenaĵojn dum la Palma Dimanĉo en la vilaĝo Łyse (sankta meso kaj procesio kun palmoj) akompanas konkurso por la plej bela palmo. Temas pri la plej grava ĉi-speca konkurso en la lando. Nunjare ĝi okazos jam la 49-an fojon. Ekde frua mateno la plej proksiman dimanĉon eblos admiri la palmojn anoncitajn al la konkurso en la ligna, historia preĝejo de s-ta Anna. La verdikto estos anoncita jam posttageze. La premiitaj paskaj palmoj restos en Łyse kaj estos ekspoziciataj kaj en du lokaj preĝejoj.
El la elsendo 23.03.2018. Legas Barbara – 06’42”