La restaĵoj de grandegaj, devoniepokaj plakodermaj fiŝoj estis malkovritaj en la loko Płucki en la komunumo Łagów (en la suda Pollando). Temas pri dunkleosteoj apartenintaj al la plej grandaj maraj rabobestoj en la historio de la Tero. La ĵusa malkovro en Płucki, la unua en Eŭropo kronis la 20-jarajn paleontogiajn esplorojn en la troviĝanta en la Sanktakruca Montaro komunumo. Oni malkovris tie restaĵojn de tri diversdimensiaj dunkleosteoj. La kapo de la plej granda longis 60 centimetrojn kaj la tuta fiŝo havis 6-7 metrojn. La plej kompleta estas la 5-metra dunkleosteo, kiu konserviĝis 40-procente. La restaĵoj estas taksataj je ĉirkaŭ 370 milionoj da jaroj. La devoniepokaj plakodermaj fiŝoj apartenis al la plej grandaj maraj raboanimaloj, la unuaj vertebruloj, kiuj atingis grandan dimension, ektroviĝinte pinte de la nutropiramido en la devoniepoka maro. Ili ne havis dentojn. Ties funkciojn plenumis specialaj memakriĝantaj makzelakraĵoj. Iliaj makzelostoj dum ĉiu malfermo aŭ fermo de la faŭko interfrotiĝadis akriĝante kvazaŭ tranĉiloj. La komunumestro de Łagów planas utiligi la malkovron por disvastigi konojn pri la regiono. Unu el la ideoj estas krei didaktitan itineron, krome establi lokon, en kiu eblos prezenti eksponaĵojn ligitajn kun dunkleosteoj kaj aliajn geologiajn trezorojn malkovritajn sur la tereno de la komunumo. La restaĵoj de la devoniepkaj fiŝoj malkovritaj en Płucki eblos rigardi fine de februaro en porokaza ekspozicio en la Geologia Muzeo de Varsovio.
El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’46”
sc_tm_Devoniepokaj_fisoj_en_Pollando_01’46”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Devoniepokaj fisoj en Pollando_0146