Sciencistoj el Rockefeller-universitato en Novjorko rimarkis evidentajn diferencojn en la reago je genostreso en la virinaj kaj viraj cerboj. Esplorante cerbodiferencojn ili koncentriĝis pri la spaco CA3 de la hipokampo, kiu ludas ŝlosilan rolon en tiaj procezoj, kiel reago je streso, memorlaboro, reguligado de animagordo kaj informalifarado. En ilia eksperimento la musaj femaloj kaj maskloj estis dum 6 minutoj subigitaj al. streso en la formo de truda naĝado. Sekve estis kontrolita la reago de iliaj neŭronoj kaj genoj en la spaco CA3. Ĉe la femaloj la stresa situacio influis pli da genojn ol ĉe la maskloj en la rilato 6472 je 2474. Laŭ la usonaj sciencistoj tiom granda diferenco sugestas, ke reage je streso esencan rolon plenumas la genetika materialo. Genoj en la cerboj de femaloj reagas je mediaj stresofaktoroj en multe pli granda grado ol ĉe maskloj. Daŭrigante la esplorojn la sciencistoj identigis 1842 genojn reagantajn je stresoj kaze de ambaŭ seksoj. Evidendiĝis, ke ili funkcias kontraste. Genoj atakitaj de streso ĉe femaloj estis blokataj ĉe maskloj kaj inverse. Esploristoj faris ankaŭ eksperimentojn kun musoj havantaj la varianton de la geno BDNF, kiu ĉe homoj grandigas riskon de neŭropsikaj malsanoj provokitaj de streso. Pluraj testoj elmontris, ke femaloj – eĉ en senstresa stato – malpli bone solvis testojn pri spaca memoro dum maskloj havis kun tio neniujn poblemojn. Tio – laŭ esploristoj – povas ligiĝi kun interago de la genetika materialo kun femalaj sekshormonoj. Laŭ la aŭtoro de la analizo, doktoro Jordan Marrocco en la neŭropsikiatriaj kaj endokrinologiaj ekzamenoj necesas konsideri diferencojn inter la seksoj. Ekzemple la farmacia industrio testante medikamentojn ĉefe ĉe viroj devas preni en konsideron riskon, ke ilia efikado povas esti malsama ĉe virinoj.
El la elsendo 09.01.2018. Legas Maciek kaj Barbara – 2’27”