Nia antaŭmikrofona gasto nunsemajne estas prof. Federico Gobbo, kun kiu ni interparolas pri interesa evento okazonta meze de decembro en Varsovio. Nome la Muzeo pri la historio de polaj judoj organizas atelieron dediĉitan al la antaŭholokaŭsta juda historio. Pro Zamenhof-Jaro la invititaj esperantlinvaj specialistoj aparte traktos la heredaĵon de Ludoviko Zamenhof. La interparolo kun prof. Gobbo estas ankaŭ la okazo interŝanĝi kelkajn konstatojn pri la gvidita de li Amsterdama Katedro. El la elsendo 28.11.2017 – 9’33”
Prof. Federico Gobbo pri heredaĵo de Ludoviko Zamenhof kadre de ateliero pri la antaŭholokaŭsta juda historio
Enretigita de: Bruce | Nov 28, 2017 | Antaŭ la mikrofono | Skribu komenton.