Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 671-a E_elsendo el la 26.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– La dua sonraporto el Seulo, el la 102-a UK enhavas alrigardon al la lunda, marda kaj merkreda kongresprogramo. En ĝi vi trovas sonbildojn pri Kleriga Lundo – Kanto-Kun-Kant-Kanonado, interparolon kun Richard Delamore kaj Chuck Smith pri Amikumo, pri kiu ili parolis ankaŭ ekster la programo de la Kleriga Lundo. Ni surbendigis etan sonscenon pri la filatela giĉeto, kie eblas aĉeti memoraĵojn ligitajn kun la 102-a. Fine ni renkontiĝas kun nia aŭskultanto Tagiĝo, Hoi Jung-Chung, kiu aŭskultas nin ankaŭ dum la kongresa tempo.
Muzike akompanas ni citaĵoj el la programo de la Nacia Vespero.
– La akompananta nian programinformon foto prezentas elbusan alrigardon al Koreio dum la ekskurso al Buyeo – iama ĉefurbo de Baekje.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Kara Barbara! Aparte granda ĝojo estas por mi la rea aŭskultado de Pola Radio, – nun retradio – kaj precipe vian karan voĉon Barbara. Elkore mi gratulas al via, sindona kaj heroa laboro jam longjara – nun en la retradio, kiu tre plaĉas al mi. Kvankam mi volonte aŭskultas vian voĉon, tramen mankas al miaj oreloj la voĉoj el la pasinto de Andreo Pettyn, Jerzy Grum kaj Milada Svedo. Tamen mi gratulas al via nova kolego li simile modele parolas kaj pronocas esperanton, kiu signifas, ke la kvalito de viaj elsendoj kaj tekste kaj en temoj tenas la gvidan rolon de radioj en esperanto. Mi proponas, ke en informo malriĉaj tempoj reaŭdigu el la foraj pasintoj kelkajn interesajn elsendojn, – eble iel saviĝis kelkaj surbendigitaj elsendoj en iu, aŭ ies arkivoj. íla nostalgio elsendoj certe ĝojigus malnovajn aŭskultantojn kaj allogus la pli novajn aŭkulti viajn elsendoj. Kvankam la nura fakto ke vi elsendas jam estas sensacio por mi, krome tre interesaj estas la aktualaĵoj, felietonoj. Kvankam mi nur malofte aŭskultas vin, tamen mi ĉiam elkore memoras vin. Sukceson en via laboro kaj Bonsanon deziras Ludoviko Niederfriniger el Hungario Budapeŝto. Ĝis la reaŭdo kaj eble iam – ĝis la revido ankaŭ.
La intervjueto kun komencanto estks bonega! Per ĝi oni povas plene konstati la didaktikan valoron de viaj elsendoj!Ni atendas pliajn sonregistrojn el la kongreso!
Mi sentis mi mem estu en la UK.Gxuste por doni al novaj esperantistoj eblecon per viaj el sendoj plibonigi la lingvo scion, mi subtenas vian laboron.Placas al mi la elektita muziko.
Mi ege ĝojis la konversacio kun Hoi Jung-Chung, estis mirinda aŭdi tion 😀