Morgaŭ, t.e. la 12-an de aprilo en Bialistoko komenciĝos la oficialaj solenaĵoj de la 100-a mortodatreveno de la E-kreinto, Ludoviko Zamenhof. La tutmondan solenadon aŭspicias Unesko. Malgraŭ tio, ke la kreinto de Esperanto mortis la 14-an de aprilo 1917, pro la pasanta tiutage la Sankta Vendredo la bialistokaj aŭtoritatoj decidis inaŭguri la solenadojn du tagojn pli frue. La 12-an do estos metitaj floroj kaj florkronoj antaŭ la monumento de la lingvokreinto kaj en la Zamenhof-Centro estos inaŭgurita ekspozicio de poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj sub la titolo „Esperanto en filatelo”. Tiutage – kiel ni jam informis – la Pola Poŝto eldonos porokazan poŝtkarton. La kulimino de la porokazaj solenadoj en Bialistoko okazos meze de majo dum la Pola E-kongreso. Tiam estos lanĉita Esperanto-pola poezivolumeto de la bialistoka poeto Wiesław Kozanecki kaj la loka Centro de Ludoviko Zamenhof prezentos ekspozicion bazitan sur la bildstrio „Doktoro Zamenhof”. Okazos krome urba ludo „Konatiĝu kun Bialistoko 2017. Laŭ la spuroj de Zamenhof”. Estis planitaj ankaŭ tri urbaj promenoj. Jam en aprilo eblos promeni laŭ la spuroj de la lingvokreinto, kaj ĉi tiu promeno estas titolita „La Babelturo”. En julio la promeno sekvos la spurojn de „Esperantistoj en Bialistoko”, en decembro la promeno estas dediĉita al la temo „Vojo al lernejo”. Ĉiujn promenojn gvidos kompetentaj turismaj urbogvidantoj.
El la elsendo 11.04.2017. Legas Tomek – 1’42”