La nederlanda Haaren, la germana Marktheidenfeld, la franca Montfort-sur-Meu, la sveda Vaxjo kaj la belorusa Korelicze estas la partneraj urboj aŭ komunumoj de la urbo al kiu ĉi-semajne ni dediĉas nian felietonon. Pobiedziska en la distriko de Poznano (la okcidenta Pollando) troviĝas laŭe de la Piast-dinastia itinero inter Poznano kaj la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno. Pro sia situo ĉe tiom grava komerca kaj trafika vojo ĝi apartenas al la atestantoj de la kreiĝo de la pola ŝtato. Kiam oni preterveturas la urbon ekzemple trajne ĝi ne aparte kaptas la atenton. La rigardon tamen altiras la apudurbeta subĉiela muzeo de miniaturaj historiaj objektoj. Pri tio ni rakontos pli detale alifoje, ĉar tiaj parkoj kun miniaturaj objektoj estas en Pollando dek kelkaj. Hodiaŭ ni tamen restu en Pobiedziska pro ĝia interesa historia pasinteco. Laŭ la loka tradicio la Piast-dinastia princo Kazimiro Renoviganto en 1048 donis al malgranda setlejo nomon, kiu deriviĝas de la vorto >pobieda< (la venko). Tio ligiĝis kun la venka batalo de la princo kontraŭ la ribelanta adminsitranto de Mazovio-provinco, Masław [masŭaf]. Pobiedziska apartenas al la plej fruaj urboj de la Poznana Provinco, ĉar princo Przemysł (pŝemisŭ) la 1-a atribuis al ĝi la urborajtojn jam en 1257. Tiam okazis la laŭplana elkonstruo de la urbo, kiu sub la nomo Pobodis aperis en latinlingva dokumento (1278) subskribita de la pola princo Bolesław (bolsŭaf) kaj Przemysł. Laŭ la fontoj el la 1-a duono de la 14-a jarcento la urbo floris tiam kaj la burĝoj riĉiĝadis pro la metiproduktado kaj komerco. Tamen en 1331 teŭtonoj prirabis kaj detruis la urbon, kio nur por mallonge ĉesigis ĝian ekonomian kaj infrastrukturan evoluon. La urbon ofte estis vizitanta reĝo Vladislavo Jagelo. En 1418 li bonvenigis tie ĉi delegacion revenantan post la koncilio en Konstanco, en 1423 la reĝo fondis la preĝejon de S-ta Spirito kaj hospitalon por la mizeruloj. Pri la riĉeco de la urbo atestas la fakto, ke dum la regado de Kazimiro Jagelonido dum la 13-jara milito Pobiedziska sendis helpe al Malbork 15 armitajn soldatojn dum la ĉefurba Gniezno ne multe pli, ĉar 20. En 1513 Pobiedziska ricevis la privilegion organizi ĉiuĵaŭdajn bazarojn kaj foriron la 24-an de marto. Tiu etapo de la ueboevoluo estis stopita meze de la 16-a jarcento pro du grandaj incendioj, epidemio de kolero kaj la sveda invado. Nur fine de la 17-a jarcento okazis la refloro pro la alveno de novaj setliĝantoj kaj ilia evoluiga laboro. La t.n. norda milito (1700-1721) denove bremis la evoluon. Sed fine de la milito venis novaj setliĝantoj, kiuj stimulis la evoluon de la urbo kaj metioj. Pli-malpli 70 jarojn poste ĉi tiun prosperoperiodon kaj la ĝojeŭforion pro la proklamo de la 3-Maja Konstitucio (1791) finis la tria dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Austrio (1795). La urbon eniris la prusaj milittrupoj. Laŭ la farita tiam homregistro evidentiĝis, ke en Pobiedziska estis 156 domoj enloĝataj de 791 persnoj. Funkciis 106 metiistaj staplejoj, du drinkejoj kun tranokteblo, tri akvomuelejoj kaj du lernejoj. Ĉiuj stratoj estis pavimitaj kaj la urbajn aŭtoritatojn reprezentis 11 oficistoj. En la periodo de la anekso la loĝantaro de Pobiedziska brave batalis favore al poleco entreprenante diversajn iniciatojn, kiel establon de Agronomia Rondo, kies ĉefa celo estis disvastigi la agrikulturan scion kaj helpi al malpli grandaj mastrumejoj. Menciinda estas la establo de Agrikulturista-Komerca Kooperativo Rolnik (1908) kaj pli frue (1905) de Popola Banko. Aktivis patriotaj scietoj, kiel Gimnastika Societo “Falko”, Societo de Popolaj Legejoj, La Kantorondo de B. Dembiński, Katolika Societo de Laboristoj kaj Societo de Industriistoj. Fine de decembro 1918 (fine de la 1-a mondmilito) la loĝantoj de Pobiedziska spontane komencis transprenadi la povon el la manoj de germanaj oficistoj, senarmigi germanajn policistojn. Jam en la komenco de la sekva jaro Pobiedziska direktis defende por la urbo Inowrocław la unuan insurgentan taĉmenton. Baldaŭ la insurgentaj taĉmentoj transformiĝis en armeotrupojn. La intermilita jardudeko ligiĝis kun la paŭperiĝo de la loĝantaro kaj la senlaboreco reliefigis kontrastojn kaj vekis socian malkontenton. Samtempe en Pobiedziska kreiĝis gardejo, pafejo, sportoplaco, estis aranĝita plaĝo kaj haveneto ĉe la Lago Biezdruchowo. Estis elkonstruita la urbodomo, la kontraŭtempesta kanalizo. La ĉefaj stratoj ricevis platforman pavimon. Antaŭ 1939 en Pobiedziska loĝis 4255 personoj inkluzive de 157 germanoj kaj 4 judoj. En la urbo funkciis 70 metiejoj laj 67 vendejoj. La 30-an de aŭgusto oni mobilizis ĉ. 220 rezervajn soldatojn, kiuj poste kiel sovetuniaj ostaĝoj estis murditaj en Katyń. La 13-an de aprilo 1939 la urbon enveturis Wermacht-trupoj, kiuj helpe de germanaj loĝantoj de Po iedziska komencis enpraktiigi la politikon de teroro kaj ekstermado en la formo de ekskloĝigoj, forsendado al germanaj koncentrejoj, verdikatado de mortopunoj kaj malliberigado. Post la milito Pobiedziska evoluis tre lame. Nur meze de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento sentiĝis ekonomia vigliĝo, kiun procezon akcelis la transfomiĝoj post la 1990-a jaro. Kiel dirite en la komenco unu el la atrakciaĵoj de Pobiedziska estas unu el dek kelkaj en Pollando la subĉiela parko de miniaturaĵoj inaŭgurita en majo 1998 kiam la urbo solenis sian 950-jariĝon. Sur ĝia tereno troviĝas 100 miniaturaj konstruaĵoj el la Piastdinastia Intinero de Poznana Provinco. Ili ĉiuj laŭ la skalo 1:20 estis faritaj el firmaj materialoj, iuj fragmentoj eĉ el materialoj identaj kun la originalo. La baza funkcio de la subĉiela muzeo de miniaturaj objektoj estas refiefigi la spacan strukturon de la Piastdinastia Itinero en ĝia nuntempa, sed ankaŭ parte historia formo, la procezon de la setliĝado kaj la formiĝadon de la pola ŝtato.
El la elsendo 21.04.2017. Legas Barbara – 8’51”