Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 608-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 20.12.2016:
– Hodiau ni referencas al la Nitra UK enprograminte la sonscenon pri la Aŭtora Duonhoro de d-ro Ulrich Lins, kiu prezentis sian reredaktitan kaj komplektigitan per novaj materialoj libron „La danĝera lingvo”. Al tiu temo ni dediĉis la atenton en la antaŭmikrofona renkontiĝo kun d-ro Lins en la 568-a E-elsendo el la 29.07.2016.
– La komencaj aktualaĵoj alportas bedaŭrindajn informojn pri novaj teroristaj atencoj okazintaj en Turkio kaj en Germanio.
– En la sciencbultena temo ni informas pri laŭvica japana esplorsubvencio por pola esploristo okupiĝanta pri obezeco kaj tumoroj kun ĝi ligitaj.
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per sia kanto pri Blanka Turo el la KD Duope.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj.
Kara Barbara!
Mi ŝatus scii se jam ekzitas sondosiero pri tiu libro LA DANĜERA LINGVO kaj aliaj kaj kie mi povas trovi ilin en la interreto. Tio estas tre grava al ĉiuj lernantoj.
Dankon pri via atento.
Bonega estas la prelegeto de Prof-ro Lins! Kia verko, nun reeldonita, farighis ja klasikajho. Dankon al la Pola Retradio, kiu transdonas tiun materialon al tiuj, kiuj ne povis ĉeesti la eventon!
v. Rakivka, 21.12.2016
EL/2016/005
Kara Barbara!
Koran dankon por tre aktuala informo. Bedaŭrinde en UK mi ne sukcesis partopreni Aŭtoran Duonhoron de d-ro Ulrich Lins. Kaj la informo aktualas, ĉar ni ekpensis traduki la libron en la ukrainan. Memkompreneble nesecos atenti reredaktitan kaj komplektigitan per novaj materialoj libron „La danĝera lingvo”.
Samideanan saluton al la redakcianoj.
p. Serhij Prudko
promocianto de la projekto (portempa, ĝis kiam iu alia ekpretos preni je si tiun taskon)