Geologoj kolektis en Gronlando rokajn pruvojn pri la plej malnovaj spuroj de la biologia aktiveco sur la Tero havantajn ĝis 3,7 miliardoj da jaroj. Se tio estus konfirmita, la fosiliaĵoj estus la plej malnovaj sur la Tero, kio povas ŝanĝi la sciencan komprenon de la vivorigino. La defio estas respondi la demandon ĉu la strukturoj priskribitaj en la plej nova raporto kreiĝis pro biologiaj motivoj aŭ sekve de neorganikaj procezoj. La fosiliaĵoj estis malkovritaj antaŭ kvar jaroj, sed la malkovro ne estis diskonigita antaŭ ol la afero ne estis ĝisfunde priesplorita. Jam pli frue sciencistoj asertis, ke la ekzamenataj rokoj havas kemiajn proprecojn, kiuj elmontras eneston de pli fruaj vivoformoj, dum kritikistoj dubigis ilin asertante, ke tiuj rokoproprecoj povis kreiĝi rezulte de nebiologiaj procezoj. La nova raporto laŭ Gerald Joyce, eksperto pri la vivorigino en Scripps Research Institute en la kalifornia La Jolla, liveras la plej malnovajn rektajn pruvojn pri mikrobiologia vivo.
El la elsendo 15.11.2016. Legas Tomek – 1’12”
sc_tm_la_plej_malnovaj_vivospuroj_0112-mp3-filename-utf-8sc_tm_la-plej-malnovaj-vivospuroj_01%2712%27%27