Kiel informis la revuo PLOS ONE ĝemeloj vivas pli longe ol iliaj samaĝuloj, kiuj enmondiĝas unuopule. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke ekde la naskiĝo ili havas personon, kun kiu ligas ilin forta emocia fadeno. Preskaŭ ĉiuaĝe la unuovaj ĝemeloj vivas pli longe ol ĝemeloj duovaj, kvankam ĉi-lastaj vivas meze ankaŭ pli longe ol personoj el la tuta populacio. La kolektivo de d-ro David Sharrow el la Vaŝingtona Universitato analizis donitaĵojn de preskaŭ tri mil paroj da samseksaj ĝemeloj naskiĝintaj en la jaroj 1870-1900 en Danio. La donitaĵoj devenis el la Dana Registro de Ĝemeloj, kiu estas unu el la plej bonaj ĉi-specaj informbazoj en la mondo. Sekve oni analizis la aĝon de ĝemeloj en mortomomento kaj komparis tion kun la donitaĵoj rilataj al la ĝenerala populacio de Danlando. Estis konsiderita la kaŭzo de la morto ekz. tio, ĉu temis pri subita morto, kaŭzis ĝin akcidento aŭ riska konduto, longiĝa malsano aŭ granda aĝo. Evidentiĝis, ke elcento de personoj vivantaj en ĉiu aĝgrupo estis pli granda rilate la unuovajn ĝemelojn kompare al ĝemeloj duovaj kaj kompare al personoj el la tuta dana populacio. La vivodaŭro de duovaj ĝemeloj estis samtempe pli granda ol inter homoj de la tuta populacio. Oni notis krome, ke la fakto havi ĝemelojn kaze de viroj estis favora en ĉiu aĝo, kaze de virinoj tio estis aparte videbla en juna aĝo. Ĉiam pli da esploroj konfirmas la esencan rolon de genetikaj faktoroj determinantaj la vivolongon. Kaze de ĝemeloj tio ligiĝas ankaŭ kun la forta emocia fadeno, kiu ligas ĝemelojn, aparte unuovajn. Tiu efiko estas esenca aparte antaŭ la 65-a vivojaro kaj estas komparebla kun favora efiko de geedzeco je la vivodaŭro de viroj.
El la elsendo 20.09.2016. Legas Tomek – 2’08”