La esploroj el 2014 elmontris, ke kelkdek genoj respondecaj pro la homa parolo funkcias simile en la cerbo de birdoj, tiaj kiel melopsitako aŭ Taeniopygia guttata. Kiel informis nun la periodaĵo „PNAS” dank’ al la simila al la homa „gramatika” cerbofunkciado melopsitako kapablas rekoni la sonsignifon en la aliformita kanto de alia birdo. Michelle Spierings kaj Carel ten Cate el la nederlanda universitato en Lejdo kreis novajn birdkantajn melodiojn, kunigante tri diversajn fragmentojn de la surbendigita birdokanto. Sekve ili aŭdigis la surbendigon al melopsitakoj (Melopsittacus undulatus) kaj al aliaj birdoj de la specio Taeniopygia guttata laŭ la modelo AAB aŭ ABA. La birdoj ellernis reagi per la ekplukado, kiam aŭdiĝis AAB-versio. Poste sciencistoj aŭdigis al la birdoj novajn sonkombinaĵojn. Ĉar la birdoj de la specio Taeniopygia guttata ne lernis la plukadon aŭdante la sonserion ABA, ili ankaŭ ne reagis aŭdante la sonmodelon CCA, kvazaŭ koncentriĝante pri tio, ke la fragmento A aŭdiĝis en la fino de nova sonkombinaĵo. Alimaniere okazis kaze de melopsitakoj, kiuj koncentriĝis pri la strukturo de komponaĵo kaj ekplukis aŭdinte la kombinaĵon CCA, kvazaŭ konjektante, ke temas pri la sama strukturo, kiel AAB. Sekve de tio Spiering konkludis, ke se temas pri gramatiko melopsitakoj lernas strukturojn kiel homoj. Tio liaopinie estas laŭvica pruvo pri evolukongrueco de la voĉkapabloj ĉe homoj kaj birdoj.
El la elsendo 30.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’57”