Hodiaŭ, t.e. la 23-an de aŭgusto 2016 pasas la 77-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu esence klarigas la eksplodon kaj elmontras la kaŭzintojn de la 2-a mondmilito. La Pakto, baze de kiu Hitler kaj Stalin okazigis la dividon de la teritorio de Pollando faciligis al Hitler militistan atakon kontraŭ Pollando en septembro 1939. Stalin dank’ al ĝi ricevis tempon por prepari sin al eventuala milito kontraŭ la Regno. Ambaŭ flankoj devontiĝis sindeteni de ĉiaj perfortoaktoj, agresaj agadoj kaj reciprokaj atakoj. En la sekreta protokolo al la Pakto oni difinis la dividon de influoj en Eŭropo en proksimiĝanta rapidapaŝe militista konflikto. Sovetunio pro sia „neŭtraleco” estis ricevonta pli ol duonon de Pollando, Finnlandon, Latvion, Estonion kaj Besarabion. Laŭ propono de Eŭropa Parlamento ekde la 2008-a jaro la datreveno de la Pakto Ribbentrop-Mołotow estas solenata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo.
El la elsendo 23.08.2016. Legas Krystyna – 1’19“