En Pollando sisteme kresas la konsumado de cidro. En 2013 ĝia konsumado egalis al du milionoj da litroj, unu jaron poste al pli ol 9 milionoj da litroj. Por la nuna jaro oni prognozas la konsumadon sur la nivelo de 15 milionoj da litroj. Post la paso de tri jaroj, kiam cidro aperis sur la pola merkato, ĉirkaŭ 30 procentoj de plenkresaj poloj deklaras, ke konas jam ĝian guston, kio egalas al polaj viskiokonsumantoj. Poloj alte taksas cidron pro tio, ke temas pri produkto natura, produktata el freŝa pomsuko. Nun intereso koncentriĝas pri cidrovarieco, do produktado de la drinkaĵo el diversaj pomspecioj. Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la kultivado de pomoj. Pli ol 3 milionoj da tunoj da pomoj en Pollando egalas al la vinbera rikolto en Hispanio. Laŭ specialistoj la cidromerkato en Pollando povas evolui same, kiel la vinbera merkato en Hispanio, kie kreiĝis forta merkato de natura kaj regiona vinproduktado.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Maciek – 0’13”