La heroo de nia hodiaŭa felietono estas profesoro Henryk Jordan, la homo kies vivcelo esti certigi sanon kaj ĝojon al infanoj kaj gejunuloj pere de ludoj en freŝa aero, en la subĉiela sunbrilo. Lia nomo al pli vasta publiko en Pollando estas konata en la adjektiva formo, Jordanowski epitetanta parkojn kaj ĝardenojn por infanoj kaj gejunuloj, kiuj en libera spaco povis praktiki diversajn specojn de aktiva ripozo, sportemo kaj distro. La unua ĉi-speca areo, difinata kiel Parko kreiĝis en Krakovo antaŭ 127 jaroj. Henryk Jordan estis kuracisto, socia aganto kaj pioniro de la fizika, korpa eduko en Pollando. Li naskiĝis la 23-an de julio 1842 en Przemyśl (la sud-orienta Pollando) en la nobela familio. Mortis la 18-an de majo 1907 en Krakovo. Lia komenca kaj gimnazia lernado okazis en la urboj Tarnopol kaj Tanów, sed en 1862 li forveturis al Triesto, pro la forigo el la lernejo pro la partopreno en patriota manifestacio. Tie unu jaron poste li faris kun distingo abiturientan ekzamenon en la itala lingvo. La medicinajn studojn li komencis en Vieno, daŭrigante ilin en la krakova Jagellona Universitato. Li finis ilin en 1867 per finekzameno, sed malsano malebligis al li subiĝi al ekzameno diplomiga, kiun li faris tri jarojn poste. Dum tiuj tri jaroj li estadis en Berlino kaj Novjorko, kie la unuan li konatiĝis kun gimnastiko por junaj virinoj kaj knabinoj (Linga-sistemo). Tio decidis pri lia posta aktivado. Dum la estado en Usono Henryk Jordan komencis akuŝigistan kaj ginekologian praktikojn. Poste li gvidis praktikojn en Britio kaj Germanio. Post la akuŝigista praktiko en Vieno li estis invitita kiel asistanto al la katedro de ginekolgio kaj akuŝo en Krakovo. Kelkajn jarojn poste li komencis privatan kuracistan praktikon. Li akiris renomon kiel ginekologo, akuŝigista specialisto, universitata lekcianto. En 1980 li estis nomumita profesoro de la Jagelona Universitato, du fojojn plenumate la dekanan funkcion. Inter liaj verkoj multas medicianaj lernolibroj kaj libroj popularigaj. Li samtempe engaĝiĝis en la funkciadon de multaj insitucioj ligitaj kun medicino. I.a. li gvidis la krakovajn Ginekologian Societon, Kuracistan Societon. Li kreis Societon por la Sanprotekto kaj Societon por Kuracista Interhelpo. Li establlis kaj redaktis „Higienan Revuon”. Dank’ al liaj klopodoj en lernejojn oni enkondukis la devigajn lecionojn de gimnastiko kaj kuracistan protekton. Li mem gvidis en la krakova universitato kursojn por instruistoj pri la fizika edukado. En 1906 li fariĝis membro de la Plej Supera Sanitara Konsilio en Vieno. La personaj tragedioj, la morto de la edzino kaj infano, puŝis Henrikon Jordan al la socia agado. I.a. ekde 1881 ĝis la morto li estis urbokonsillisto de Krakovo, li estis deputito el la krakova regiono por Galicia Landa Sejmo. Li estis prezidanto de la Societo de Instruistoj de Superaj Lernejoj, de la Muzika Societo, de la Koruso por la Metiista Junularo. La plej granda verko de Jordan estis la unua en Eŭropo publika parko de distro kaj movludoj por infanoj ĝis la 15-a vivojaro elkonstruita en la ekorda daŭro de unu jaro kaj funkciigita en 1889. La establokostojn kovris Jordan mem petate urbon nur pri elkonstruo de fosaĵo ĉirkaŭ ĝi kaj de ponto super la rivero Rawa. Oni plantis ĉeeokaze sur la disponigita de la urbo postekspozicia tereno kelkajn mil arbarojn. Ekde la komenco ĝi ricevis la nomon Urboparko de doktoro Henryk Jordan. Temis pri moderna institucio de eksterlerneja eduko koncentriĝanta pri kolektiva kaj individua eduko de infanoj, ofertanta al la partoprenantoj diversajn formojn de la aktivado. Komence la ĉefan atenton oni donis al gimnastiko, poste tute aparte al piedpilko, kio ligiĝis kun la interesiĝo de profesoro Jordan pri metiista junularo, eduke negeltita kaj senigita je kiu ajn distro. Sur la tereno de la parko troviĝisi baseno, 12 sportplacoj, ĉiu kun alia destino, sanvojetoj. Eblis tie ekzerci leĝeratletikon kaj gimnastikon. En la Parko funkciis ankaŭ salonoj por okupoj kaze de malbela vetero, funkciis krome lignaĵista, tornomaŝina, serurista laborejoj. La junuloj praktikis kultivadon de legomoj kaj floroj. Ĉiujn okupojn gvidis instruktoroj-fakuloj kaj junulaj prezidantoj komence elektataj de d-ro Jordan, poste de la junuloj mem. Profesoro Jordan rekte partoprenis la funkciadon de la Parko vizitante ĝin ĉiutage, organizante kaj persone zorgante pri la entreprenataj agadoj. Laŭ lia iniciato oni starigis tie 44 monumentojn de elstaraj poloj, kiuj celis – inkluzive de la organizataj de prof. Jordan prelegoj – la patriotan edukon de infanoj kaj gejunuloj. Li plurfoje emfazis, ke la devo de ĉiu, kiu formas junan generacion estas zorgi pri taŭga elekto de sportludoj, kiuj decidas pri la fizika, ankaŭ patriota eduko. En siaj ludproponoj li estis referencanta al la historio memorgante i.a. kavalirajn turnirojn, dancparadojn kaj aliajn iom forgesitajn ludformojn. Disvastigante higienan vivmanieron li ne limiĝis al la movokupoj, sed organizis vaste konceptitan socian agadon, kiu estis adresita al. la lerneja, laborista kaj kamparana junularo. La ĉefverko de d-ro Jordan fariĝis imitmodelo, kiun en la tuta Eŭropo oni admiris kaj imitis. Eksterladaj gastoj vizitante Krakovon estis venantaj ankaŭ al la Parko por konatiĝi kun la tuto de ĝia agado. La ideo de Jordanowski-ĝardenoj reviviĝis postmilite. Tiu, kiun mi mem memoras el la infanaĝo, kiun frekventis familiaj infanoj nunjare solenas sian 65-jariĝon.
El la elsendo 03 .06.2016. Legas Barbara – 8’03”