Kolektivo de matematikistoj kaj biologoj gvidataj de profesoro Eli Shlizerman el la Vaŝingtona Universitato faris esplorojn pri la neŭrobiologio de monarkopapilio por klarigi la misteron de ilia preciza navigado. Pri tio informis „Cell Reports”. La populacio de monarkopapilio el la Norda Ameriko efektivigas amasan migradon al la sudo laŭ la distanco de 4 mil kilometroj. Ili atingas la centran Meksikon post dumonata flugado, foruzante malmultan energion malgraŭ grandega distanco.Temas pri unusola insekto migranta laŭ tiom longa itinero. Vintrumante en miksitaj arbaroj ili haltas grandkvante sur la branĉoj kaŭzante ofte ilian frakasiĝon sub sia pezo. Dank’ al kunlaboro kun biologo Steven Rupert el la Universitato en Masaĉuseco oni sukcesis rekte registri signalojn el neŭronoj en la antenoj kaj okuloj de la papilio. Evidentiĝis, ke ili orientiĝas en la spaco dank’ al la Suno, ĝia situo super la horizonto en diversaj momentoj de la tago. Konante donitaĵojn liveratajn al la >suna kompaso< profesoro Shlizerman kreis sistemon, kiu ĝin simulas. La sistemo konsistas el du kontrolmekanimsoj. Unu apogas sin sur „horloĝa mekanismo” en la antentoj de la papilio kaj sur la tiel nomataj „azimutaj neŭronoj” en la okuloj, kiuj monitoras la situon de la Suno. Komparante donitaĵojn el ambaŭ fontoj rilata mekanismo en la korpo de insekto faras necesan korekton por gardi la itineron. Profesoro Shlizerman intencas utiligi la similan mekanismon por la konstruado de robotoj, kiuj povus navigi laŭ la situo de la Suno kaj esti provizataj de ĝia lumo. I.a. temas pri papilio-roboto, kiu sekvus la itineron de monarkopapilio. Tiuj esploroj povus helpi por protekti la specion, kies populacio malkreskas. En la 90-aj jaroj monarkopapilo vintrumis sur la tereno de pli ol 20 hektaroj, nun sur la tereno malpli ol duhektara. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun novaj teknikoj de la kultivado, kaj precipe kun la disvastiĝo de herbicidoj, kiuj damaĝas plantojn, kiujn voras raŭpoj de monarkopapilio.
El la elsendo 03.05.2016. Legas Tomek – 2’25”