Rigardado de artverkoj reduktas streson kaj pozitive influas sanon. Tio estas la ĉefrezulto de sciencistaj esploroj inter personoj 19-81-jaraĝaj en Bolonjo. Italaj sciencistoj ekzamenis la reagon de la homa organismo post la rigardado de freskoj en sanktejo en Piemonto. La unuan fojon oni faris precizajn mezuradojn pri organismoŝanĝoj sekve de la kontakto kun la belarto. La ekzamenadoj okazis en la majesta 16-jarcenta sanktejo en Vicoforte apud Cuneo, kiu famas pri la plej granda en la mondo elipsoforma kupolo ornamita per freskoj. En la eksperimento partoprenis personoj kun mezgrada kaj supera klereco, kiuj havis averaĝan kontakton kun arto. Antaŭ la eniro kaj post la eliro de la subigitaj al ekzamenado vizitantoj kuracistoj de loka sankonsultejo prenis de ili la salivprovaĵojn por konstati la nivelon de kortizolo. Temas pri la tiel nomata hormono de streso. Ĝia troo kondukas al multaj malsanoj, kor-angiaj komplikaĵoj, perturboj de la rezistosistemo, deprimo, kronika laco. Ĉe la partoprenintoj de la eksperimento oni konstatis la malkreskon de la nivelo de kortizolo meze je 60 procentoj. Eĉ 90 procentoj de ili konfesis, ke post la rigardado de la freskoj ili fartis pli bone. Kvankam la kontakto kun arto kiel terapimetodo ne estas io nova, tamen la unuan fojon dank’ al la menciita analizo eblis ekzameni la salubran efikon de kulturo kaj arto je la homa sano. Tio malfermas novajn eblojn subteni la kuracadon de diversaj malsanoj, ekzemple Alzheimer-malsanon ankaŭ pere de kontakto kun artverkoj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 2’05”