Delonge estas sciate, ke animaloj kapablas antaŭvidi la naturkatastrofojn aŭ antaŭsenti proksimiĝantan danĝeron. Tamen nur nun sciencistoj el la kalifornia universitato en Berkeley prezentis esplorrezultojn pri tiuj kapabloj. Ili devenas ĉefe el periodo de japana tertremo en 2011. Sed la observoj rilatas ankaŭ al aliaj periodoj. Hodiaŭ la dua fasko de ĉi-specaj ekzemploj. Rilate la tertremon en Japanio antaŭ ol aperis fortaj terskuoj la katoposedantoj rimarkis, ke iliaj bestoj manifestis nervozecon, tremetis kaj suferis fortan streson klopodante forfuĝi. Simile kondutis grandaj katfamiliaj rabobestoj en zoologiaj ĝardenoj. Sciencistoj klarigas tion per la fakto, ke la aŭdokapablo de katoj estas pli granda ol la homa kaj ili aŭdas brueton, kiu akompanas la komenciĝon de la tertremo. Aldone ili kapablas senti la ŝanĝojn de la aerpremo, graviton kaj delikatan tremon de la terkrusto. Katoj disponas krome pri enviinda avertosistemo, kiun homoj ne posedas. Ankaŭ la plurjaraj esploroj de la usonaj kaj kanadaj sciencistoj elmontris, ke grizaj ursoj estas elstaraj prognozuloj de veterŝanĝoj kaj kapablas antaŭsenti tempeston longe antaŭ ĝia apero. Iliaj sensoj estas aparte impresiĝemaj kaj kapablas flari homon je 28-kilometra distanco. Tiuj flarkapabloj kombinite kun aliaj, kiuj ĝis nun estas al homoj ne konataj ebligas al la grizaj ursoj, antaŭvidi tempeston aŭ naturkatastrofon. Estis dokumentitaj kelkaj kazoj, kiam la grizaj ursoj forlasis siajn teritoriojn antaŭ ol plagis ilin naturkatastrofo ruiniganta milojn da hektaroj da arbaroj. Naturobservantoj rimarkis, ke kiam vetero estas malpliboniĝonta de sur la herbejoj malaperas ĉiuj abeloj. Jam homaj antaŭuloj traktis tiun konduton de abeloj kiel averton pri tempesto, pluvego aŭ forta vento. Nun sciencistoj konfirmis, ke abeloj sentas la humidecoŝanĝon en la aero longe antaŭ ol pluvpremos. Abeloj krome reagas je la ŝanĝoj de la atmosfera aerpremo kaj sentas la elektran tension de la aero. Simile kondutas ankaŭ aliaj insektospecioj. Ekzemple kokcineloj antaŭsentas alvenon de varmegoj kaj tiumomente kreas etajn gregojn, kio ebligas al ili konservi la korpohumidecon. Dum la plimulto de animaloj kaŝiĝas en sekuraj lokoj kaze de katastrofoj ŝarkoj kondutas tute malsimile, kio ebligas difini ilin kiel uraganĉasistojn. Sciencistoj el univeristato en la usona Miami de jaroj signas ŝarkojn kaj la observado de ili alkondukis al konkludo, ke ŝarkojn aparte tigroŝarkojn logas lokoj kun apartaj temperaturoŝanĝoj. Tio okazas tie, kie kreiĝas fortaj tempestoj. Sciencistoj nun sekvas la trafikvojojn de ŝarkoj kaj baze de ili prognozas kreiĝadon de uraganoj kaj tempestoj.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 3’24”