La registaro konvinkis polojn al siaj ideoj. La opinisonda CBOS demandis en februaro, kiuj ŝanĝoj proponitaj de la registaro favoros la mastrumadon kaj socion. La rezultoj estas unusignifaj por la kabineto de Beata Szydło. Eĉ 94 procentoj de la enketitoj subtenas la ideon de senpagaj medikamentoj por personoj pli ol 75-jaraĝaj. 8 je 10 enketitoj deklaras sin por la demografia programo baldaŭ enviviĝonta „Familio 500 +” kaj por malaltigo de emerita aĝo. 75 procentoj estas por altigo de enspezkvoto impostolibera. Malpli, ĉar nur 42 procentoj estas por kroma banka kaj komerca imposto, kio ligiĝas kun timo pri pli altaj prezoj. Tamen la ŝlosilaj projektoj de la registaro estas subtenitaj de pli ol 95 procentoj de la balotintoj.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Krystyna – 1’2″