Inter 12 plej belaj eŭropaj Kristnaskaj Bazaroj laŭ la usona „The Huffington Post” troviĝas ankaŭ tiu en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). La vizitebla ĝis la 22-a de decembro bazaro trovis lokon inter tiom renomaj kaj historiaj kiel 440-jara bazaro en la franca Strasburgo aŭ bazaro en Nurimbergo. En la listo estas menciitaj bazaroj en la itala Bolzano [bolcano], la franca Colmar, la itala Trento, la aŭstra Innsbruck, la estona Tallino, la slovaka Bratislavo, la belga Bruĝo, la aŭstra Vieno kaj la itala Merano.
„The Huffington Post”, interreta platformo kreiĝinta en 2005 transformiĝis en popularan interretan ĵurnalon kun politikaj, merkatikaj informoj, kun informoj distraj kaj ekologiaj. Siajn opiniojn publikigis en ĝi i.a. Barack Obama kaj Hilary Clinton.
El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada
Kristnaska Bazaro en Vroclavo