La aŭskultado de muziko intensigas la aktivadon de genoj efikantaj protekte je neŭronoj. Tio povas maltigi la riskon de neŭrodegeneraj cerbomalsanoj, kiel Parkinson-malsano. Kiel skribis „PeerJ” tiuj efikoj rilatas nur al personoj familiariĝintaj kun muziko. La aŭskultado de muziko estas komplika koniga procezo kaj kiel pruvis la antaŭaj bildigaj cerboesploroj influas la ŝanĝojn en la strukturo de cerbo kaj ĝia funkciado. Tamen la molekula bazo respondeca pro tiuj muzikefikoj ne estas bone rekonita.
Sciencistoj, kiujn gvidis Irma Jarvela el Helsinki-Universitato, Finnlando analizis la influon de klasika muziko je ŝanĝo de gena aktivado ĉe 48 volontuloj. Ĉiuj aŭkultis la violonkonĉerton de Mozart, kiu daŭris 20 minutojn. Antaŭ kaj post la prezento de la komponaĵo estis prenitaj sanogoprovoj de la volontuloj por genetikaj ekzamenoj. En la kontrola fazo 15 personoj el ĉi tiu grupo estis invititaj por ekzameno en identaj kondiĉoj, sed dum 20 minutoj ili povis aŭskulti neniun muzikon sed nur legi, interparoli aŭ promeni. Krome en la tago antaŭanta kontrolon ili ricevis malpermeson aŭskulti muzikon kaj rekomendon intense ekzerci fizike. Du fojojn por analizo estis prenita ilia sango. Oni faris ankaŭ testojn pri iliaj muzikaj talentoj kaj faris enketon pri ilia muzika edukiteco.
Evidentiĝis, ke en kontrolaj kondiĉoj la gena aktiveco de personoj muzike edukitaj aŭ talentaj kaj de aliaj malsamis nur en eta grado. Tamen post la elaŭskulto de Mozart-koncerto ŝanĝiĝis aktiveco de kelkdek genoj (ĝi kreskis aŭ malkreskis), sed nur ĉe volontuloj muzike edukitaj aŭ kun muzika talento. I.a. aktiviĝis genoj respondecaj pro la eligado kaj transporto de dopamnino, kiu reguligas la procezon de la lernado, inkluzive de motiviĝo kaj animagordo; genoj influantaj la funkciadon de sinapsaj ligoj kaj procezon de lernado kaj memorado; genoj respondecaj pro la protekto de neŭronoj kaj kreiĝado de novaj. Malkresko de aktiveco rilatis i.a. al genoj, kiuj stimulas procezon de meminiciata morto de neŭroĉeloj. Ĉe personoj senigitaj je muzika talento la konĉerto de Mozart ne kaŭzis escencajn ŝanĝojn en la aktiveco de genoj. Laŭ sciencistoj tio sugestas, ke la reago de cerbo je muziko kaj ŝanĝoj en la aktiveco de genoj, okazantaj sub ĝia influo estas kondiĉitaj de certaj denaskaj muzikaj kapabloj aŭ talentoj alproprigitaj en la lernoprocezo. Ĉe tiuj personoj muziko povas plenumi la neŭroprotektan rolon.
El la elsendo 07.07.2015. Legas Gabi