Hodiaŭ pasas la limdato de repago fare de Greklando de laŭvica partopago al Internacia Valutfonduso en la alteco de 1,7 miliardoj da eŭroj. Greklando decidis ĝin ne pagi. Post la rompiĝo de la intertraktoj en Bruselo la helpoprogramo por Greklando ĉesas hodiaŭ vespere. Aleksis Cipras direktis peton al la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio daŭrigi la helpoprogramon je unu monato. Tusk respondis negative, sed aldonis, ke post la ĉesigo de la programo Greklando povas klopodi pri akiro de nova helpo.
Semajnfine la greka ĉefministro Aleksis Cipras anoncis referendumon, en kiu grekaj civitanoj respondos – la 5-an de julio – ĉu ili estas por interkompreniĝo kun la kreditoroj pri la financhelpa fasko por Ateno. Ekde lundo la greka registaro decidis fermi por unu semajno bankojn kaj la elpagoj el la monmaŝinoj estas limigitaj ĝis 60 eŭroj tage. La eksterlandaj transakcioj estis ĉesigitaj. En Greklando okazas protekstoj kontraŭ la ŝparoj trudataj de la Eŭropa Unio. Kvankam la greka ĉefministro alvokis, ke la grekaj civitanoj rifuzu en referendumo kondiĉojn de eksterlanda helpo li samtempe atentigis, ke lia registaro respektos eventualan decidon de la civitanoj, esprimotan en referendumo daŭrigi – konforme al la rekomendoj de eksterlandaj kreditoroj – longdaŭran ŝparprogramon, sed ne estos li, kiu ĝin envivigos.
El la elsendo 30.06.2015. Legas Krystyna