300 kristanaj familioj el Sirio volas veni al Pollando. Tio por ili signifas unusolan savvojon kontraŭ la teroristoj el la Islama Ŝtato, kiuj ĉiam pli premas Sirion. Manko de permeso, vizoj kaj aliaj necesaj dokumentoj malebligas al sirianoj forlasi la landon kaj legale transpaŝi limon de fremda ŝtato. En tiu situacio la siriaj familioj povus esti ĉirkaŭprenitaj per translokiga proceduro. Pri akcepto de 300 persekutataj kristanaj familioj kaj 150 orfaj infanoj en Pollando klopodas la Fondaĵo Estera. Laŭ Miriam Schaded, la prezidanto de la fondaĵo manko de rapida reago endanĝerigas ilin je hombuĉado kaj morto. La kostojn de la alveno kaj vivteno de siriaj familioj estus kovrontaj karitataj organizoj kune kun kristanaj Eklezioj kaj merkatistoj.
El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek