Ĵus venis la informo pri inaŭguro komence de decembro 2015 de la Muzeo de Poloj Savantaj Judojn en Markowa, en Apudkarpatio, kiu portos la nomon de Ulm-familio. Ĝi estos la unua en Pollando loko omaĝanta polojn, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ historiistoj dum la germana okupacio almenaŭ 1600 poloj el ĉi tiu regiono savis la vivon de ĉ. 2900 judoj. Germanoj murdis tie pro tio ĉ. 200 polojn.
La plej proksiman mardon, la 24-an de marto pasos 71 jaroj post la enorma tragedio, kiu okazis en Markowa en 1944. Tiutage la germanaj ĝandarmoj murdis 17 personojn. Pereis la geedza paro Józef kaj Wiktoria Ulm kune kun siaj 6 malgrandaj infanoj, inter kiuj la plej aĝa havis 8 jarojn, kaj 8 judoj el la familioj Szall kaj Goldman. Dum la ekzekuto Wiktoria Ulm komencis akuŝi sian sepan infanon.
Markowa estis antaŭ la milito unu el la plej grandaj vilaĝoj de Pollando. Loĝis en ĝi 4 kaj duona mil homoj, inkluzive de ĉ. 120 judoj. Ĝi famis pro tio, ke ĝi estis unu el la plej bone disvolviĝantaj vilaĝoj se temas pri la nivelo de la kooperativa movado. En 1935 kreiĝis tie la unua en Pollando modela en la landa skalo Sankooperativo. Ulm-familio estis ĝiaj membroj, ili estis membroj ankaŭ de aliaj kooperativoj. Wiktoria partoprenis kursojn en la Popola Universitato kaj Józef estis estro de la Laktoprodukta Kooperativo, organizante konkursojn por la plej bonaj kultivistoj. Li krome estis bibliotekisto, katolika aganto, estro de la hortikultura sekcio de la Asocio de Kampara Junularo. Li famis pro sia fotista arto. Wiktoria kaj Józef geedziĝis en 1935 kaj baldaŭ fariĝis gepatroj de multnombra idaro, kio nur parte limigis ilian socian agadon. Ĉesigis ĝin la mondmilllito. La milito ne ŝanĝis tamen la bonajn rilatojn de Ulm-familio kun judaj najbaroj aŭ judaj komercaj partneroj, kun kiuj Józef tenis kontaktojn vendante al ili la kultivatajn de si legomojn. En 1942 kiam judaj najbaroj jam certis, ke germanoj celas ilian ekstermon petis Jozefon pri helpo. Ĝi konsistis en elkonstruo de grundkavo rande de la vilaĝo por loĝantino de Markowa Ryfka, ŝiaj du filinoj kaj nepino, kiujn Józef estis provizanta tie per nutraĵoj. Sed tio ne evidentiĝis esti efika maniero por trandaŭro. Gemanoj retrovis judan familion kaj elmurdis ĉiujn.
Tiam la familio Ulm konsentis akcepti kaj kaŝi sub la propra tegmento 8 judojn. Inter ili estis patro Szall kaj kvar liaj filoj, Gołda kaj Genia Goldman, ĉi-lasta kun malgranda filino. Malgraŭ tio, ke Ulm-familianoj plurfoje estis vidantaj la ekzekutojn de judoj fare de germanoj ili entreprenis la riskon kaj pro la kompato, kaj pro la konscio, ke sen tiu helpo ili ne havas la ŝancon transvivi. Tamen la fakto, ke Ulm-familio kaŝas judojn ne restis longe sekreta kaj la familio estis denuncita.
La murdo estis detale planita. Antaŭtage germanaj ĝandarmoj en la loko Łańcut ordonis al kvar ĉarveturigistoj el kvar malsamaj vilaĝoj je la noktomezo veni al la ĝandarmejo. Al Markowa veturis kun ili kvar germanaj ĝandarmoj kaj kvar policistoj. Ili venis antaŭ la sunleviĝo kaj tuj sturmis la domon. Post la elmurdo de judoj, de Wiktoria kaj Józef Ulm Dieken decidis, ke necesas pafmortigi ankaŭ la infanojn. Faris tion sudeta germano Josef Kokott, kiu tuj poste komencis rabkontroli la mortigitajn judojn kaj retrovinte kaŝitan surbruste de sinjorino Goldman kesteton kun juveloj konstatis: „tion mi bezonis”. La ceteraj germanoj okupiĝis pri la rabado de Ulm-familia havaĵo. Oni ŝtelis vestokestojn, matracojn, litojn, parton de pli bonaj kuirejaj instrumentoj kaj ankaŭ grandkvante tanitajn ledojn, pri la ledtanado okupiĝis dummilite Józef. Ĉar por la rabitaj objektoj ne sufiĉis ĉaroj germanoj postulis de loĝantoj de Markova du aldonajn. Trude vengitaj loĝantoj de la vilaĝo ricevis la ordonon forpoti el la domo la mortintojn kaj enĵeti ilin en la fositajn kavojn. Germanaj ĝandarmoj kun policistoj povis dediĉi sin al postkrima diboĉo, dum kiu ili fordirnikis tri litrojn da vodko, laŭ la ordono de Dieken portitaj de la vilaĝestro.
Ene de kelkaj tagoj post la murdo kvin viroj el Markova malkovris la kavon en kiun estis ĵetitaj la mortintaj korpoj de Ulm-familianoj. Ili forprenis ilin kaj metinte en ĉerkojn entombigis. Tuj post la finiĝo de la germana okupacio iliaj korpoj estis transportitaj en la lokan tombejon, elfositaj estis ankaŭ mortaj restaĵoj de la murditaj judoj.
Pli ol unu kvaronon de ĉiuj distingitoj per la medalo de Yad Vashem Justulo inter la nacioj de la mondo konsistigas poloj, estante la plej granda nacia grupo. Temas pri 6454 personoj. Parto de historiistoj asertas, ke la nombro de poloj helpantaj al judoj estas multe pli granda. Historiisto Hans G. Furth mencias pli ol unu milionon da poloj, kiuj helpis al judoj dum la 2-a mondmilito. Sveda historiisto Gunnar S. Paulsson asertas, ke verŝajne ĉirkaŭ 100 mil poloj meritas la medalojn, centoj da miloj helpis en maniero malpli spektakleca kaj plimulto de la socio estis pozitive neŭtrala.
Inter la distingitoj per la medalo de Yad Vashem estas ankaŭ Ulm-familio. Antaŭ 11 jaroj estis malkorita monumento memoriganta la tiamanjn eventojn.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Barbara