Ni invitas vin gesinjoroj ĉi-semajne al la urbo Uniejów en la lodza vojevodio, en la centra Pollando. Ekde tri jaroj ĝi havas la statuton de la sankuraca loko dank’ al siaj varmaj salubraj akvoj kun la temperaturo de ĉ. 68 celsiusaj gradoj, kiuj enhavas elementojn de sulfuro, radono, fluoro, kupro- kaj ferokloridojn, jodon. Ĉi-lasta aperas samkvante kiel en la akvoj de Baltiko. La geotermaj akvoj devenas el la profundo de 2 mil metroj kaj servas ne sole kuraccele sed ankaŭ por la hejtado de la urbo. Ili efikas refreŝige, senstreĉige kaj apate servas al homoj kun ortopediaj malsanoj, malsanoj de la sango- kaj nervosistemoj. Jam en 2008 estis funkciigita tie kurackomplekso por pacienoj kun la sanigaj mineralaj akvoj. Poste aldoniĝis basena komplekso kun la sekcio de biologia renovigo. Uniejów ekde tiam proklamis sin la unua en Pollando termokuracejo.
Ĉiujare okazas en Uniejów Granda Kavalira Turniro kaj Mezepoka Bazaro. Ne senkaŭze, ĉar Uniejów estas kalkulata al la plej interesaj kaj valoraj laŭ la vidpunkto historia, arkitektura kaj panorama objektoj de la lodza regiono. Sian famon ĝi dankŝuldas al longa historio, kiun nur mallonge ni povos skizi, interesa arkitektura aspekto kaj pitoreska ligo kun la loka panoramo – Warta-rivero kaj ĝiaj herbejoj. La ĉefatrakciaĵo estas la loka kastelo.
La plej malnovaj dokumentoj menciantaj „castrum” en Uniejów devenas el 1339 kaj rilatas al la detruoj kaŭzitaj per la teŭtona atako 8 jarojn pli frue. Temis tiam ankoraŭ pri ligna fortikaĵo verŝajne el la 12-a jarcento. La elkonstruon de masonita kastelo oni ligas kun la figuro de arkiepiskopo de Gniezno Jarosław Bogoria el la loko Skotniki, kunlaboranto de reĝo Kazimiro la Granda kaj elstara konstruanto. Laŭ lia iniciato kreiĝis fortikaĵoj en la lokoj Łowicz, Opatówek kaj Kamień. Tiu konstruigita en Uniejów estis kompletigonta la sistemon de la reĝaj limfortresoj, defendantaj la centron de la ŝtato de la nordo kaj la nordokcidento. Ĝi havis do militistan karakteron, kaj ĝi estas la ĉefa turisma logaĵo de Uniejów ĝis hodiaŭ.
Meze de la 15-a jarcento la kastelo estis ĝisfunde alikonstruita kaj krome fortikigita. Tiuepoke la konstruaĵo krom la rezideja kaj defenda karaktero servis ankaŭ kiel la eklezia arkivejo kaj biblioteko. Ĝi ja estis la sidejo de la arkiepiskopoj de Gniezno, kaj al Uniejów estis kunvokata la pola sacerdotaro. Dum la 13-jara milito en la jaroj 1454-66 en la kastelo estis zorge protektotenataj trezoroj kaj relikvoj. Inter ĉi lastaj en la kastelo troviĝis la kapo de sankta Wojciech (Adalberto), relivkoj de sankta Gedeon kaj ankaŭ de la kamaradinoj de sankta Ursula. Krome en la kastelo funkciis prizono por nekatolikoj kaj malobeemaj pastroj. Menciindas, ke ĉi tie prizonopunon suferis gdanska skulptisto Hans Brandt, kondamnita en 1485 pro ŝtelo de mono, kiun li ricevis de kardinalo Zbigniew Oleśnicki por fari la tomboŝtonon de sankta Wojciech en la katedralo en Gniezno. Malhonestan artiston oni retrovis en Prusujo kaj devigis en la malliberejo de Uniejów-kastelo finfari sian verkon.
En la dua duono de la 15-a jarcento la kastelo estis alikonstruita por adapti ĝin al la uzo de pafarmiloj. Sed fine de la sama jarcento ĝi denove estis detruita sekve de intergentaj bataloj, sed multe pli gravajn damaĝojn kaŭzis incendio komence de la 16-a jarcento. Samtempe la arkiepiskopa kortego, malgraŭ rekonstruo de la kastelo, translokiĝis al Łowicz.
Uniejów perdis sian signifon fariĝante administrejo de starostoj, sed samtempe ĝi tranformiĝis en komfortan renesancan rezidejon. Novaj alikonstruoj kaŭzis, ke la kastelo tutece perdis siajn defendovalorojn. Denovajn damaĝojn plagis ĝin lige kun la sveda invado en la 17-a jarcento, kiam la episkopan rezidejon okupis svedoj. Damaĝis ĝin krome bruligante la urbon saksaj trupoj, post kiam la pola nobelaro establis konferedracion kontraŭ la elektita reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a Saksa. Saksoj ankaŭ prirabis la arkiepiskopan trezorejon. Partan restaŭron de la ruiniĝanta kastelo iniciatis en 1745 arkiepiskopo Krzysztof Antoni Szembek.
Post la 2-a dispartigo la arkiepiskopaj havaĵoj fariĝis la propritaĵo de la prusa ŝtato. Sed post la falo de Napoleono Uniejów eniris la konsiston de la Pola Reĝolando dependa de la rusa aneksinto. La cara registaro donacis ĝin en 1836 al sia meritiĝinta en la kontraŭbatalado de la pola kontraŭcara Novembra Insurekcio, generalo Tollo. La nova posedanto parte rekonstruis la rezidejon de la polaj episkopoj transforminte ĝin en sian someran rezidejn kaj ĉirkaŭinte la kastelon per panorama parko, nun havanta la areon de 32 hektaroj.
Post la 1-a mondmilito la kastelo revevis en la polajn manojn fariĝinte pensiono por riĉaj kuracatoj. Ĝia brilo falis dum la germana okupacio kaj postmilite, kiam ĝi transformiĝis en grenstaplejon kaj magazinon de artefaritaj sterkoj. La unuaj konservistaj laboroj okazis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĝi estis transformita en hotelon. Malgraŭ diversaj alikonstruoj la kastelo konservis multajn gotikajn kaj renesancajn elementojn, kiuj estis elstarigitaj dum konservistaj laboroj.
Kiel decas tiu ĉi unu el la plej malnovaj polaj lokoj, kiuj urborajtojn ricevis ĉ. 1290 havas sian legendon. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj oni kaŝis tie kestojn plenajn de oro kaj arĝento. Kiam rabistoj venis por ŝteli la trezoron, bela loĝantino de Uniejów ruze forlogis ilin el la urbo dediĉinte sian vivon ofere. Nun sufiĉas viziti la parkon kaj halti ĉe la monumento de la Blanka Damo, kiu priskribas la historion. Ĉeokaze eblas serĉi ormoneron kun ŝia vizaĝo, kiu kelkfoje videbliĝas en la herbejo. Homo kun malbonaj intencoj aŭdos la veadon de la trompitaj rabistoj, la enamiĝinto ekvidos aliflanke sur la akvospegulo la vizaĝon de belega knabino.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Barbara kaj Tomek