Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nia ĉi-semajna felietono “antaŭprintempe 2015” traktas pri la vigliĝanta naturo en Pollando kaj revenantaj cikonioj. En la kulturoniko ni informas pri la reago de la Ĝenerala Unesko-direktoro, Irina Bokova je la barbarecaj kulturdetruoj en Mosulo, Irako; pri Honora Legio por la pola direktisto Antoni Wit kaj pri nova artgalerio en Krakovo. La E-movadaj informoj en la 417-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al serĉado de kandidatoj por la posteno de la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj al organizata de ILEI 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Mi elkore gratulas Vin! Pli fruaj jaroj mi estis regula auskultanto kaj korespondanto de la Pola Radio. Sed dum la lastaj jaroj mi iomete malfidelighis. Eble nun mi denove alvicighos al la auskultantoj “fidelaj” de la RAdio. Gratulon samideane!
Post la malghojiga noto de estro de Unesko pri barbaraj agoj en Irako, alvenis la dolchaj, poeziecaj priskriboj pri reveno de printempo en Pollando – aparte pri la bonauguraj cikonioj. Ni, auskultantoj, plezuras pro “nia Barbara” !… Mi deziras al la tuta laborgrupo de la Pola Retradio felichan printempon.