Tute freŝa estas en miaj manoj la verko Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. La libro estas eldonita okaze de la 60-jara datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto akceptita en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo 1954. Redaktis ĝin Birthe Lapenna en Danlando. Grafike kaj teknike aranĝis la enhavon Josip Pleadin en Kroatio. La okazintaĵoj en la Esperanto-movado 1976-1987 formas la kvintesencon de la nova eldonaĵo.
Dum la legado miaj pensoj flugis en la pasintecon. La unuan fojon mi sekvis la festparoladon de Ivo Lapenna en Bruselo 1960. Ĝia ĉeftemo estis internacia humanismo. Poste mi povis plurfoje ripete tralegi ĝin en la verko Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966). Tre grava fonto por mi estas krome Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1960), kiun redaktis prof. d-ro Ivo Lapenna.
Unika kaj neforgesebla estis la prelegvojaĝo de Ivo Lapenna printempe 1971 en finnaj universitatoj. Kiel liaj interpretisto kaj sekretario mi tre proksime povis sekvi tre fekundan kaj sukcesan agadon de nia ŝatata kaj prestiĝa gasto. Liaj ĉarmaj bonhumoro kaj afableco konkere venkis kaj kaptis ĉiujn partoprenantojn de la aranĝoj. Tre tikla tiutempe estis la prelego pri Internacijuraj problemoj de spacveturado. Ĵurnalistoj ne emis ĉesi siajn demandojn pri la temo en la gazetaraj konferencoj.
Tiuj agrablaj spertoj instigis min esplorfosi en la giganta verko Esperanto en Perspektivo (1974) kun 844 paĝoj. Sekvis Eseoj memore al Ivo Lapenna redaktita de Carlo Minnaja. Ni konas la meritojn de nia klarvida kaj vojmontra spirita gigantulo kaj kreinto de moderna UEA. Nun ni havas la dokumenton ED je nia dispono. Indas detale trastudi la enhavon. Konata eldiro substrekas la fakton Audiatur et altera pars. Multajn okazintaĵojn oni puŝis en ombron. Tial ni devas esti kontentaj, ke Birthe Lapenna kribris en la tagan lumon multajn al granda publiko nekonatajn aferojn. La stilo kaj voĉo de nia longtempa movada ĉefo estas kvazaŭ palpeble kapteblaj sur la paĝoj de la postmorte eldonita grava 221-paĝa dokumento.
Indas mencii, ke la arkivo de prof. d-ro Ivo Lapenna estas nun deponita en la Dana Ŝtata Arkivo en la koro de Kopenhago. Oni povas konstati, ke la verko de Ivo Lapenna parolas per si mem kaj estas avide studata ne nur nun sed ankaŭ – kaj tutcerte en la estonteco.
Kiam mi gratulas al Birthe Lapenna kaj Josip Pleadin pro iliaj bone plenumita valora laboro, estas necese substreki, ke legontoj de Esploro kaj Dokumentado trovos surprizajn aferojn, por multaj nekonatajn. Legado similas vojaĝon de esploraj veturistoj. Plej plaĉa maniero estas mem trankvile digesti la enhavon. Sincera voko venas jen: ek en la aventuron!
Jorma Ahomäki
decembre 2014
El la elsendo 23.01.2015. Legas Jorma