Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando estas unu el la laste elektitaj mirlokoj de la lando. Pri ĝi ni rakontas en nia cikla felietono pri Koninda Pollando. Komence ĉe la 397-a E-lsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas novaĵoj en antaŭkristnaska etoso. Vroclavo el la sudorienta Pollando ektroviĝis inter la eŭropaj urboj 2014, kie okazas la plej bela Antaŭkristnaska Bazaro, polaj fiŝoj – i.a. tradicie pola karpo estos servataj la plej proksiman sabaton en multaj romaj domoj, eĉ ĉe la papa tablo. Pri interesaj polikromiaĵoj en historia preĝejo en Tokarnia ni sciigas sekve. E-informoj notas iujn eventojn lige kun la nunjara Zamenhof-Tago. Fine aŭdiĝas Leterkesto. En ĝi aŭdiĝas “donaca” informo pri la aperinta “Oftecvortaro de Esperanto” de prof-ino Sabine Fiedler: http://univerlag-leipzig.de/catalog/article/1593-Frequency_Dictionary_Esperanto. La antaŭkristnaskaj novaĵoj, kultura informo kaj ankaŭ la felietono pri la Panorama Parko de Suwałki estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe nia paĝo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Saluton!
Koran dankon pro sekva via elsendo, gekaraj!
Mi klopodas disvastigi informojn pri via aktiveco kaj bonega radio-laboro (por la tuta E-komunumo!) kadre de retoj: GNU Social kaj Diaspora*. Ni esperu ke vi havos pli kaj pli multe da aŭskultantoj tutmonde!
Kun plej amikaj salutoj!
Dankon al la tuta laborgrupo de la pola retradio okaze de la jarfinaj salutoj. Se temas pri kristnaskaj donacoj, vi dum la tuta jaro liveras al ni tion, en la formo de chiam bonegaj programoj. Felichon al vi!