La Akademio de Leon Koźmiński kaj la varsovia Komerca Ĉeflernejo troviĝas sur la 11-a rangolisto de „Financial Times” por la plej bonaj en Eŭropo merkatikaj altlernejoj. La unuan lokon okupis London Business School, la duan HEC Paris kaj la trian IE Business School el Hispanio. Akademio de Leon Kożmiński falis de la 37-a loko ĝis la 41-a. Je la 77-a loko estis notita la varsovia Ĉefa Komerclernejo. Inter 80 plej bonaj altlernejoj, kiuj estis registritaj en la rangolisto plej multajn, ĉar 21 reprezentas Brition. La Orienta Eŭropo estas reprezentata ĉefe de ŝtataj universitatoj, el inter kiuj la Universitato de Peterburgo okupis la plej bonan en tiu kategorio, 61-an lokon. Inter ili Akademio de Leon Koźmiński estas la plej nova kaj unusola privata altlernejo.
El la elsendo 09.12.2014. Legas Tomek