Lastsabate la prezidanto de Bjalistoko (la orienta Pollando) Tadeusz Truskolaski estis honorita de la Instituto pri la Tradicio de la Respubliko kaj Teritoria Komunumo per la titolo „Polonus bene meritus” pro la memorindigado de poloj ekzilataj orienten. La titolon „Polo bone meritiĝinta” atribuis al li la prezidanto de la Instituto Karolina Kaczorowska, la edzino de la lasta prezidento de la Pola Respubliko en elmigrejo, Ryszard Kaczorowski, kiu devenis el Bjalistoko. En la pravigo oni konstatis, ke la titolo estis atribuita pro la persona kontribuo de Tadeusz Truskolaski al omaĝado de la martireco de poloj en Oriento pere de la organizado de la ĉiujara Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio. Truskolaski estas la kvara persono kiu ricevis ĉi tiun titolon. Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio kreiĝis laŭ la iniciato de la Asocio de Siberiekzilitoj kaj omaĝas la memoron de ĉiuj poloj ekzilitaj Orienten, aparte de tiuj, kiuj neniam al Pollando revenis. Ĉiujare partoprenas ĝin kelkaj mil personoj. La marŝo en la 2014-a estis jam la 14-a laŭvice.
El la elsendo 25.11.2014. Legas Milada