Lastvendrede en Bydgoszcz la nepino de la marŝalo Józef Piłsudzki, Joanna Onyszkiewiucz plantis kverkon omaĝe al sia avo. La arbo riĉigis la Aleon de Kverkoj, kiuj omaĝas la elstarajn personojn meritiĝintajn por la urbo kaj Pollando. Preninte parolon en la nomo de sia edzino Janusz Onyszkiewiicz atentigis, ke la kverko estas plantita kelkajn tagojn antaŭ la Festo de Sendependeco, kiu estis reakirita en 1918. Ĝi tamen postulas konstantan zorgon. Tiam ĝi postulis apartan zorgon, apartan engaĝiĝon ĝi bezonas ankaŭ hodiaŭ pro la situacio en Ukrainio. Onyszkiewicz memorigis la vortojn de marŝalo Piłsudzki „ke ne ekzistas libera Pollando sen libera Ukrainio”. Józef Piłsudski en Bygoszcz la 6-an de junio 1921faris unutagan viziton. Li dum ĝi akceptis militistan paradon, partoprenis patriotan manifestacion, vizitis lernejon de subleŭtentantoj, militistan hospitalon kaj fajrobrigadon kaj krome li rigardis teatran spektaklon.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
kverko omage al marsalo J. Pilsudzki