Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Kun Marc Bavant el Francio ni interparolas en 388-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri lia partopreno dum la septembra Interlingvistika Sesio en Poznano kaj la okazinta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pri lia doktoriga disertacio kun kies temo estis ligita lia prelego prezentita dum la Simpozio. La novaĵoj rilatas al la kazo de lingva lezo en Britio de kiu distanciĝis la brita Lidl-filio kaj al la komenciĝinta semestro en la Infana Politekniko de Opole (la suda Pollando). El la pola gazetaro ni elektis temojn pri butikumantaj eksterlandanoj en Pollando kaj pri grandaĝaj pastrokandidatoj. En la scienca bulteno ni informas pri reinstalo de urogaloj en la nord-orienta Pollando kaj pri Africanarium en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). Muzike akompanas nin Jacque Yvart memorigante unu el siaj kantoj de sur la KD „Mia liber’” eldonita de Vinilkosmo. Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko „Novaĵoj”. Aparte estas ankaŭ aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
Vi ,en la redaktejo, vere faras gravan laboron por esperantistoj. Vi konatigxas al ni bonajn parolantojn de la lingvo, Koregan dankon pro la intervjuo de Marc Bavant. Mi jam atendas lian seminarian parolon promesitan. Espereble li povos prelegi dum IKU en Lillo kaj Nitra. Li serioze faris sian sciancan laboron kaj parolas tiamaniere, ke ordinaraj auxskultantoj de IKU gxuus kaj lernus multon dum lia prelego.
La informoj pri uragaloj en Pollando agrablas. Bonan sukceson al ilia vivo en viaj arbaroj. Lastatempe en Finnlando mi vidis ilin en arbaroj preskaux simile ofte kiel en infaneco, kvankam mi tutan mian vivon ofte vizitis arbarojn diversloke en nia lando, dum kelkaj jardekoj , ili estis tre raraj. Nun eblas vidi ilin dum cxiuj jarsezonoj.
Bona programo! Bele, ke britoj denove permesas, ke poloj parolu pole; malbele, ke urogaloj malaperas; belege, ke Bavant parolas al ni rekte (tia klerulo nepre ne devus malproksimighi de ni! chu ne eblus inviti, ke li estu regula kontribuanto al la pola retradio?) . Dankon kaj gratulon!