La proksimiĝanta 1-a de novembro kaj la tradicia Festo de la Mortintoj, dum kiu oni vizitas tombojn de familianoj kaj amikoj instigas al enpensiĝo pri la vivpasado, pri tio, kio okazas aŭ ne okazas post la morto, pri tio ĉu eblas baze de scienca rezonado konkludi pri ekzisto aŭ malekzisto de la senmorta animo. Tiu temo okupis ankaŭ seriozajn kaj renomajn sciencistojn kaj evidentiĝas, ke ne ĉiuj subtenas la materiisman starpunkton ĉi-rilate.
MSZ: Unu el ili kalkulata al la plej grandaj aŭtoritatuloj pri la homa cerbo estis la Nobel-premiito John Eccles, aŭstralia neŭrofizjologo, kiu baze de siaj plurjaraj observoj kaj analizoj konstatis, ke materio mem ne kapablas krei psikajn fenomenojn kaj liaopinie nur la spirita realo povas krei psikajn fenomenojn. La veraj trajtoj de la homeco estas ne sole la inteligenteco kaj cerbo, sed unuavice kreiveco kaj la kapablo de la imagopovo krei psikajn fenomenojn. Post multaj jaroj tiu ĉi mondfama fizjologo kaj medicinisto konkludis, ke la homa menso, homa persona „mi”, ekzistas kiel spirita dimensio de homeco kaj tio estas la senmorta animo. Eccles skribis pri du aksiomoj – neripetebleco de la homa personeco en ĝia korpa dimensio kaj spirita ekzisto de senmorta animo. Per tio la aŭstralia sciencisto rifuzis la materiisman teorion de la menso, laŭ kiu cerbo estas komprenata kiel superkomplika komputilo, en kiu kortekso generas ĉiujn pensojn kaj sensojn.
Profesoro John Eccles kreis novan teorion de la funkciado de la homa menso, difinatan kiel dualisma interageco. Tio signifas, ke ĉiu homo havas personan „mi”, alivorte senmaterian menson, kiu funkcias pere de materia cerbo. Tiel do krom fizika mondo en la homo ekzistas mensa, alivorte spirita mondo kaj ambaŭ realoj reciproke influas unu la alian. La memkonscio pri la persona „mi” daŭras senŝange dum la tuta vivo. Profesoro Eccles konkludis sekve, ke la persona „mi” ekzistas ankaŭ post la korpa morto de ĉiu homo.
El la elsendo 28.10.2014. Legas Barbara