OECD – Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo komparis la vivkomforton en ĉiuj membraj ŝtatoj, kio estas i.a. ĝia konstanta esplortereno. Laŭ la plej novaj donitaĵoj evidentiĝas, ke Pollando daŭre foras disde la monda elito. Oni faris pritaksojn en 9 kategorioj laŭ la skalo de 0 ĝis 10 poentoj. Pollando ne povas fieri. En la kategorio enspezoj Pollando ricevis 1,3 poentojn, ĉar la meza enspezo de polo superas iom jare 16 mil dolarojn. Tio lokas Pollandon post Ĉehio, Slovakio kaj Greklando. Malgraŭ videbla nudokule leĝejkonstruado Pollando okupas en ĉi tiu kategorio la 34-an lokon antaŭinte sole Turkion kaj Rusion.
El la elsendo 28.10.2014. Legas Tomek
Vivkomforto en Pl lau OECD