Eĉ kelkmonatajn infanojn eblas ekzerci pri la distingado de sonoj, kiuj povas eniri la lingvokonsiston rapidigante tiel ŝlosilajn strukturojn por uzi parolon. April Benasich kaj ŝiaj kolegoj el la usona Rutgers University-Newark malkovris, ke se 4-monatajn infanojn oni instruas pri tio, ke ili donu la atenton al ĉiam malpli facila sekvo de sonoj neligitaj kun la lingvo, kaj se oni premias ilin pro la rekonado de sonoŝanĝoj iliaj cerboj en la aĝo de 7 monatoj estas pli rapidaj kaj precizaj en la malkovrado de aliaj sonoj esencaj por la lingvo ol ĉe infanoj, kiuj ne ekzercis tion. Laŭ April Benasich malgrandaj infanoj kontinue skanas la medion por identigi sonojn, kiuj povas konsistigi parolon. Tio estas unu el iliaj ŝlosilaj taskoj. Inter la 4-a kaj 7-a vivmonatoj la suĉinfanoj kreas siajn akustikajn mapojn. En la eksperimento, pri kiu skribis “Journal of Neuroscience” oni subtile kondukis la bebajn cerbojn, ke ili koncentriĝu pri stimuloj, kiuj estas la plej esencaj por la konstruado de akustikaj mapoj. Pro ili respondecas konforme ligitaj cerboĉeloj, kiuj helpas al bebo deĉifri lingvon rapide kaj aŭtomate. Konfome formitaj ebligas lerte uzi parolon, kio estas esenca por la koniga funkciado. Esploristoj observos infanojn ĝis la fino de unu kaj duona jaroj por ekzameni, ĉu la rezultoj de la gvidataj ekzercoj estos firmaj.
El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek