Laŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en la daŭro de 30 jaroj je du kaj duona miliardoj da personoj kreskos la nombro de la urba loĝantaro de la mondo. Nun la duono el 7 miliardoj da homoj vivas en la urboj. En 2045 ilia nombro egalos al 6 miliardoj. Tre rapide la urba loĝantaro kreskas en Azio kaj Afriko. Laŭ prognozoj en tiu periodo en Niĝerio naskiĝos 212 milionoj da homoj, en Hindio 404 milionoj kaj en Ĉinio 292 milionoj. La ŝtataj aŭtoritatoj frontos la defion kontentigi la bezonojn de la kreskanta populacio rilate konforman nivelon de la socia protekto, edukado, tranporto, infrastrukturo kaj laborlokoj. En la lastaj jaroj la nombro de la homaro kreskis en eksterordinare rapida ritmo. En 1990 estis nur 10 megaurboj, nun temas jam pri 28. La plej multnombra estas Tokio kun 38 milionoj da loĝantoj. Sekvas Delhio, Ŝanghajo, Meksikurbo, Bombajo kaj Sao Paulo. UNO antaŭvidas, ke la nombro de la kamparana loĝantaro, kiu nun egalas al 3, 4 miliardoj da personoj atingos apogeon en 2020 kaj ekde tiam komencos malkreski.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Krystyna
kreskas la nombro de la urba logxantaro