Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Suso Moinhos en Hispanio estas la antaŭmikrofona gasto de la 373-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas i.a. pri lia vizito en Poznano lige kun la laŭvica kurso de Interlingvistikaj Studoj, interlingvistika simpozio kaj ARKONES dum li prelegas pri la situacio de la galega lingvo. Komence de la programo la kultura kroniko traktas la retrovon de historia milithakilo sur la kampo de la kontraŭteŭtona batalo ĉe Grunwald en 1410 kaj Unesko-decidon, ke en 2016 Vroclavo (la sudokcidenta urbo de Pollando) estos Monda Urbo de Libro. Nia felietono proksimigas la rangoliston de wp.pl pri la 15 plej vizitindaj lokoj en Pollando. La informoj kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
Estis tre bone auskulti Suso! Mi ne konas lin persone, sed nur per retaj kontaktoj. Li estas chiam afabla kaj simpatia. Mi deziras al li tre grandan sukceson. Li meritas! = )
Fosis la kaqmpon
en au~tuna aero
mi plantas la ajlojn
por mia tri filojn
mang^aj^o en kaserol’.
Dankon pro la intervjuo de Suso Moinhos. Li auxdis esti entuziasma pro la studado en Poznano, tamen plej interesa parto por mi estis gustumado de lia prelego pri la galea lingvo. Lastatempe mi devis kelfoje paroli pri la galea kun finnlandaj lingvostudantoj, kiuj per helpo de Erasmus projekto konatigxos kun la galea.
La intervjuo estis bonega, malgrau la ombra estonteco por la galega lingvo. Ni esperu, ke io nova ghin savos! Ghojiga estos la urbo de libroj – Vroclavo. Chu Esperanto reprezentighos en tia grava evento?
Dankon por unu plia bona programo!