Antaŭtage de la kanonizo de la Sankta Patro, Johano Paŭlo la 2-a, la kapo de la Romkatolika Universala Eklezio kaj granda polo, la Sejmo de Pola Respubliko esprimas al li dankon kaj respekton.
Antaŭ 9 jaroj, kelkajn tagojn post la morto de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a, la deputitoj kaj senatanoj kunveninaj dum solena asembleo omaĝis lian memoron difinante lin la predikanto de la Evangelio de Jesuo Kristo, granda morala aŭtoritatulo, Patro kaj Instruisto, kaj ankaŭ “homo de paco kaj espero” kaj “la plej grava el la Patroj de la suverena Pollando”. La Sejmo de Pola Respubliko asertas, ke tiuj difinoj perdis nenion de sia aktualeco.
La Sejmo de Pola Respubliko esprimas la esperon, ke la kanonizo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a estos por ĉiuj poloj la okazo por ĝojplena kaj solidara festado, kaj ankaŭ la instigo al pli profunda konatiĝo kun lia intelekta kaj spirita heredaĵo kaj al entreprenado kaj daŭrigado de lia verko. La Sejmo de la Pola Respubliko alvokas ĉiujn membrojn de la nacia komunumo digne omaĝi ĉi tiun eventon.
El la elsendo 25.04.2014. Legas Tomek