Kreskas la eksporto de la pola biero. En 2013 la eksportokresko estis pli ol 16 procenta kaj egalis al du kaj duona milionoj da hektolitroj. Tio ligiĝas kun pli grandskala vendo en la landoj, en kiuj loĝas kaj laboras multaj poloj, kiel Usono, Kanado, Britio kaj Irlando. La vendokreskon influis ankaŭ pli granda aĉetateco en Azio. Unuavice temas pri Ĉinio kaj Hinda Unio, kie dume oni aĉetas tradiciajn bierospecojn el Pollando. En la 2013 jaro la kresko de la bierproduktado kreskis je 7 dekonoj de procento kaj entute oni produktis en la lando 39, 6 milionojn da hektolitroj.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek
Pola biero ankau en Cxinio kaj Hinda Unio_t