La 10-a datreveno de la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio estas bonega okazo – laŭ pola subŝtatsekretario en la ministerio por la eksterlandaj aferoj, Henryka Mościcka-Dendys – fortigi kaj grandigi la ĉeeston de poloj en la strukturoj uniaj, tiel ke ĝi spegulu la povon kaj forton de la pola voĉo en la Unio. Pri tio ŝi interparolis pasintsemajne en Bruselo, kie ŝi renkontiĝis kun reprezentantoj de la Eŭropa Oficistaro por Eksteraj Aktivadoj, Eŭropa Komisiono, Kosilio kaj la parlamento. Ŝi renkontiĝis krome kun naciaj ekspertoj kaj laborantoj de Konstanta Reprezentantaro kaj kun reprezentantoj de la Societo Network.pl membriganta polajn oficistojn en la internaciaj strukturoj. La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj de jaroj gvidas informlaboron pri la ebleco dungiĝi en la internaciaj organizoj kaj pri preparoj al laborcelaj konkursoj. Aktuale daŭras laŭvica rekrutado al malfermaj konkursoj por estontaj uniaj oficistoj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada
Polaj oficistoj en la uniaj strukturoj