Lastlunde en la religia kadro en la Baziliko de Ludźmierz (la suda Pollando) estis solene inaŭgurita la paŝtista sezono, kunveniginte centojn da montaranoj, ŝafbredistoj kaj homoj ligitaj kun la ŝafbredado. Ĝi estis ankaŭ la okazo por levi la problemojn, kiujn spertas polaj ŝafbredistoj kaj la tuta sektoro. I.a. temas pri buĉado de ŝafoj, kio devas okazi en specialaj buĉejoj, kaj ne en ŝafbredaj mastrumejoj kiel en Germanio, Aŭstrio, Ĉehio, Slovakio. La kaŭzoj ligitaj kun la transporto kaŭzas, ke la pola ŝafida viando ne eltenas konkurencon kun la importita el Novzelando. Alia afero ligiĝas kun la produktado de la regionmarka ŝaffromaĝo “oscypek”. Malgraŭ tio, ke en la lastaj jaroj kreskis je 10 mil la nombro de la origina ŝafospecio “cykiel” la unia direktivo ne permesas produkti el ĝia lakto la regionan ŝafromaĝon.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Barbara