Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” klarigas Thierry Saladin renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres. Komence de la 323-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni informas pri modernigoj de polaj monbiletoj, pri novaj laborofertoj lige kun Pasko kaj pri Ekstremaj Krucovojoj, kiuj logas ĉiam pli da enpensiĝemajn junulojn. Temo el la pola gazetaro rilatas al bonstatiĝado de poloj kaj la scienca temo malkaŝas la sekretojn de la dieto de pompejanoj. Muzike ni aŭdas fragmente “Himnon de Esperhe” de Dolchamar el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Rebela Sono”. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
Kun ĝojo mi aŭdis mian samlingvanon Thierry [tjeri] pri “Esperanto tuj” en la kunteksto de longdaŭra agado por la praktikado de Esperanto, komence en eŭropaj landoj; mi ankaŭ aŭdis pri la universala kongreso en Lille (norde en Francio), kiu devas okazi en la 2015a jaro. Mi subskribis la peticion de Johannes inter la unuaj kaj instigis la ĉirkaŭajn esperantistojn, por ke ili subskribu amase. Mi estas scivola pri tiu donitaĵo, kiu celas nombri la uzantojn de la reto. Dank’ al tiu procedo, ni povos taksi almenaŭ per nedetala maniero pri la efiko de tiaj agoj.
Kore al ĉiuj
Petro