La plej granda en Hungario fakultato de la pola filologio en Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto nunjare solenas sian 35-jariĝon. La 11-an de februaro okazis ĝia inaŭguro post la dumonata moderniga paŭzo. Kvar lekciaj salonegoj ricevis novajn meblojn, baldaŭ aldoniĝos moderna komputila kaj aŭdovida ekipaĵaro. Ĉiu el la lekcisalonoj ricevis nomon de unu el la polaj literaturaj Nobel-premiitoj – Reymont, Sienkiewicz, Miłosz kaj Szymborska. Sur la muroj de la lekcisalonoj troviĝas informaj paneloj en la pola kaj hungara lingvoj kun biografiaj notoj de la laŭreatoj, kun iliaj fotoj. Dank’ al la renovigo studentoj de la pola filologio en Budapeŝto komencos la someran semestron 2014 en komfortaj kondiĉoj. Aktuale la polan lingvon studas tie 68 personoj inkluzive de tri doktoriĝantoj. La modernigitaj salonoj servos ankaŭ al la nacia malplimulto en Hungario. Konforme al la hungara leĝaro la pola filologio apartenas al malplimultaj. Krom tradicia filologia rolo ĝi certigas la lernadon de la gepatra lingvo al pola malplimulto en Hungario.
El la elsendo 18.03.2014. Legas Milada
Modernigo de la Pola Fakultato en Budapesxto