Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nia ĉi-semajna felietono estas dediĉita al prof. Włodzimierz Sedlak. La komenca programero de la 314-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la pola gazetaro relevas la demandon de la polaj artverkoj rabitaj kaj perdiĝintaj dum la 2-a mondmilito. En E-informoj ni sciigas baze de la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri ekspozicio de la E-Libro en la Amsterdama Universitato kaj pri progresoj al la 3-a Monda KER-ekzamentago. Leterkesto finas nian vendredan E-elsendon, en kiu ni muzike citas el la kazono de bulgara esperantisto Miŝo Zdravev “Printempo”. La felietono pri profesoro Sedlak estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝa rubriko “Felietonoj”.
Mi tre ŝatas viajn elsendojn…mi ĉiam atendas senpacience la novajn 🙂
Kara estimata Barbara! Mi estas tre felic^a c^ar vi legas mian poemon. Nun mi partoprenas en marta sumoon
kaj legas” malbela anasido ” de Andersen fabelon. Mi nun lernas esperanton tre interesa.
G^is revido kara mia Barbara!