Lunde okazis solenaĵoj lige kun la Internacia Memortago pri la Viktimoj de Holokaŭsto. Ĝi estas solenata en la datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La ĉefa datrevena solenaĵo kun partopreno de eksaj malliberigitoj, saviĝintaj judoj, rabenoj kaj katolikaj religiuloj, politikistoj, inkluzive de parlamentanoj el Eŭropo, Usono kaj Kanado okazis frumatene en la eksa koncentrejo Birkenau. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Bierkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis loko de la ekstermado de judoj. En Auschwitz germanoj mortigis almenaŭ unu milionon 100 mil homojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, ciganojn, sovetajn ostaĝojn kaj personojn de aliaj naciecoj. La koncentrejo estis liberigita la 27-an de januaro 1945 fare de la soldatoj de la 100-a Lvova Infanteria Divizio. Estis liberigitaj ĉ. 7 mil malliberigitoj, pereis 231 sovetaj soldatoj. Hieraŭ komencis funkcii la dulingva – pola-angla – paĝo de la Instutito pri la Nacia Memoro pri la germanaj mortotendaroj kaj koncentrejoj sur la tereno de la okupaciita Pollando: www.truthaboutcamps.eu.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna
Omagxaj solenajxoj en Auschwitz-Birkeu