Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
„Ĉiamen plu” de Perdita Generacio estas unu el la KD-oj kunproduktita kun Vinilkosmo, per kiu en 2013 riĉiĝis nia muzika E-kulturo. Al ĝi kaj al LPG estas dediĉita la nunsemajna muzika elsendo. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni referencas i.a. al la situacio en Ukrainio kaj la lastlunda omaĝo al la viktimoj de la holokaŭsto. Ni krome informas i.a. pri nova dulingva paĝo de la Instituto pri la Nacia Memoro: www.truthaboutcamps.eu kaj pri nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo funkciigita en Rumanio. En scienca bulteno de la 303-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la unua pola glacivino kaj pri la ŝanĝiĝanta dieto de polusaj ursoj. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
Grandan dankon al vi por la tre informriĉa elsendo. La parto pri pola glacivino ege interesis min. Kvankam mi scias, ke oni kreskigas vitojn en regionoj kutime konsiderata kiel tro malvarma, mi ĝis nun neniam antaŭe aŭdis pri polaj vitejoj. Mi tuj komencis serĉi pliajn informojn pri pola vino kaj la vario Hibernal. Mi volonte aŭdus pli pri vitejoj en Pollando.
Ankaŭ la aliaj programeroj estas ĉiam interesaj kaj bonege prezentataj de vi. Denove dankon.
Ni spektante daŭre esperas cian vian novan elsendon. Bonan elsendon! Dankon
Carlos
Mi komencigis auskulti retradio!Dankon.
Mi Komencis auskulti retradio!Danke al vin!