La 10-a de novembro estis dediĉita en la pola Katolika Eklezio al kristanoj en Niĝerio. Laŭ la veninta al Pollando episkopo Hyacinth Oroko Egbebo la ĉefa defio de la Niĝeriaj kredantoj estas la krima agado de la organizo Boko Haram, kies celo estas kontraŭbatali ĉion, kio venas el Okcidento: preĝejojn, lernejojn hospitalojn por envivigi la islaman ŝariaton. Boko Haram celas plenan islamigon de la lando. Ĝiaj teroristoj mortigas ne sole kristanojn, sed ankaŭ kontraŭbatalantajn soldatojn kaj policistojn, eĉ muzulmanojn mem, se ili kritikas ilian agadon.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Zbyszek
Tago de Solidareco kun Nigxerio