La plej proksiman lundon, tio estas la 21-an de oktobro la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco bonvenigos la 13-an Mondan Pintrenkonton de la Pacaj Nobelpremiitoj. Ĝiaj gvidaj temoj estos paco kaj sekureco, sociaj valoroj en la epoko de krizo kaj la homaj rajtoj. Tuj post la inaŭgura solenaĵo estas planitaj du sesioj „Solidaraj por paco kaj sekureo” kaj „Sistemo de sociaj valoroj en la epoko de krizo”. Marde oni traktos la temojn „Aŭdu nin! Malegalecoj kaj socia justeco” kaj „Homaj rajtoj – minacoj hieraŭ kaj hodiaŭ”. La lasta tago de la pintrenkonto okazos en la varsovia Teatro la Granda, kie disvolviĝos la lastaj sesioj pri „Solidareco kaj interpaciĝo: neniam plu milito” kaj „Solidareco de junuloj – agu favore al paco”.
El la elsendo 15.10.2013. Legas Gabi
p_kolore_sp_