La obezeco influas negative la cerbon kaj ekspertoj difinas ĝin kiel bombon, kiu kaŭzas demencon. Dume laŭ la donitaĵoj de la Monda Sanorganizo en ĉiuj eŭropaj landoj pli ol la duono de la plenkreskuloj estas superpeza aŭ obeza. La plej malbonajn rezultojn oni notas sur malgrandaj insulaj landoj de Pacifiko, kie vivas 80-92 procentoj de la superpezaj personoj. 70 procentojn de la superpezo havas loĝantoj de la Proksima Oriento kaj preskaŭ samtiom la loĝantoj de Usono. Oni parolis pri tio dum Eŭropa Kongreso pri Obezeco en Liverpulo. El ekzamenoj rezultas, ke personoj kun granda superpezo pli ofte suferas demencon aŭ Alzheimer-malsanon. Ĉe homoj kun klinika obezeco la risko estas kvaroble pli granda. Ĉe personoj kun nur ioma la risko daŭre estas granda, tio estas 71-procenta.
El la elsendo 29.10.2013. Legas Gabi