La fondaĵo okupiĝanta pri la barcelona preĝejo Sagrada Familia anoncis, ke la sanktejo estos finkonstruita en 2016. Ĝia konstruo komenciĝis antaŭ 131 jaroj, sed ankoraŭ aldoniĝos kelkaj novaj ĉielskrapaj turoj el inter kiuj la plej altaj havos 175 metrojn.
La konstruado komenciĝis en 1882. Ekde la sekva jaro pri ĝi okupiĝis fama arkitekto Antonio Gaudi, kies projektaj laboroj pri la sanktejo daŭris laŭvicajn 43 jarojn ĝis lia morto en 1926. Tiam la konstruaĵo estis preta nur en 20 procentoj.
La kaŭzoj de ekstreme longa konstru¬periodo ligiĝas kun la tempesteca historio de Hispanio, financaj problemoj kaj enorme komplika konstruprojekto.
El la elsendo 11.10.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_